Jinglak Ĉinaŭat
Aspekto
Jinglak Ĉinaŭat (tajlingve ยิ่งลักษณ์ ชินวัตร, anglalingve Yingluck Shinawatra) (naskiĝis la 21-an de junio 1967) estas politikista virino de Tajlando. Ŝi ĉefministriĝis la 3-an de julio 2011 kun majoritato en la parlamento, post Abhisit Vejjajiva.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jinglak Ĉinaŭat studis en la Ĉiang-Mai-Universitato. Ŝi estas fratino de Taksin Ĉinaŭat, eks-ĉefministro kiu devis ekziliĝi por eviti prizonkondamnon.
La 25-an de aŭgusto 2017 Yingluck Shinawatra same fuĝis por eviti eblan prizonkondamnon, post akuzo de neglekto en kazo de subvencio al rizproduktantoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ angle Yingluck, Pheu Thai win in a landslide, Bangkok Post
- ↑ "La ex primera ministra de Tailandia huye ante su posible condena. El Tribunal Supremo ordena detener a Yingluck Shinawatra, que se enfrentaba a 10 años de cárcel", El País, [1] 25a de Aŭgusto 2017, alirita la 25an de Aŭgusto 2017.