Abia de las Torres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abia de las Torres
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34479
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 167  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 4° 25′ U (mapo)42.42-4.4211111111111Koordinatoj: 42° 25′ N, 4° 25′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 27,16 km² (2 716 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abia de las Torres (Provinco Palencio)
Abia de las Torres (Provinco Palencio)
DEC
Abia de las Torres
Abia de las Torres
Situo de Abia de las Torres
Abia de las Torres (Hispanio)
Abia de las Torres (Hispanio)
DEC
Abia de las Torres
Abia de las Torres
Situo de Abia de las Torres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abia de las Torres [+]
vdr

Abia de las Torres [Abja delasTOres] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Abia de las Torres en la provinco Palencio.
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 167 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 55 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 5 km okcidente de Osorno la Mayor.

Ĝi limas kun Villaprovedo, Espinosa de Villagonzalo, Osorno la Mayor, Villadiezma, Villaherreros, Fuente-Andrino, Castrillo de Villavega kaj Villameriel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia setledo, de ŝoseo kaj vilao romiaj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Jam en la 12-a jarcento Alfonso la 7-a havigis foruon al Abia egaligante ĉiajn loĝantojn: kastilianoj, frankoj, maŭroj kaj judoj. Regis tiam Abia la grafo Gómez de Lara, kies stirpo posedis la senjorlandon dum ses jacentoj. En 1280, la reĝino doña Urraca fondis tio kio nun estas konata kiel konvento aŭ monaĥinejo de Santa María de los Barrios de Abia, kiu dependis de la Abatejo Las Huelgas de Burgos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la tradiciaj vinkeloj, rigardejo al la rivero, kaj ermitejo kun murpentraĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sáez Rodríguez, Estanislao (1996). Abia de las Torres en el siglo XVIII. Aproximación histórica y miscelánea. Publicaciones de la Institución Tello Téllez de Meneses Nº. 67, pp. 181-242. ISSN 0210-7317.