Abrămuț

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Abrămuţ)
Abrămuț
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bihor
Alinome Vedresábrány (hungare)
Iama hungara departemento Torontál
Situo 47° 19′ N, 22° 15′ O (mapo)47.32388888888922.257222222222Koordinatoj: 47° 19′ N, 22° 15′ O (mapo)
Abrămuț (Rumanio)
Abrămuț (Rumanio)
DMS
Map
Poŝtkodo 417005
Loĝantaro 3 125 (en 2007, en la komunumo)
vdr

Abrămuț [abrəmuc] (hungare: Vedresábrány [vedreŝabranj]) estas komunumo en Rumanio okcidente de Marghita. Administre apartenas al ĝi Crestur, Făncica kaj Petreu.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi nombris 644 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 486 (rumanoj, 40,5 % da hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unue menciita skribe en 1334. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario. Laŭ folklora rakonto la kvar vilaĝoj ĝis 1734 havis apartajn vilaĝestrojn, kiuj estis ĉiuj murditaj. Ili tiam decidis kuniĝi kaj elekti unu solan komunumestron. La murdinto neniam estis identigita[1].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.