Girișu de Criș
Girișu de Criș | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Bihor | |
Alinome | Körösgyéres (hungare) | |
Iama hungara departemento | Bihar | |
Situo | 47° 4′ N, 21° 46′ O (mapo)47.06861111111121.763333333333Koordinatoj: 47° 4′ N, 21° 46′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 417270 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 5.256 (en 2002) | |
– vilaĝo | 1.255 (en 2002) | |
Girișu de Criș [ĝiriŝu de kriŝ] (hungare: Körösgyéres [kørøŝdje:reŝ]) estas komunumo en Rumanio okcidente de Oradea. Administre apartenas al ĝi Cheresig, Tărian kaj Toboliu.
La nomoaldono "de Criș" rilatas al rivero Criș ("rapida Criș"), kiu norde kaj okcidente preterpasas la vilaĝon kaj 10 km malsupre iras en Hungarion. La hungara nomo de tiu rivero (Körös) influis ankaŭ la hungaran nomon de la vilaĝo.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi nombris 1 932 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 233 (rumanoj, 2 % da hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis unue menciita skribe en 1326. Ĝis 1919 kaj inter 1939 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Mór Encsel (12-a de marto 1898 – Timişoara, 22-a de julio 1933), komunistmovada militisto, redaktoro, publicisto.
- Ernő Győri (n. 16-a de aŭgusto 1925): aktoro.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
-
Situo en la distrikto