Săcueni
Săcueni · Székelyhíd · Zickelhaid / Zeckelheid | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto en Rumanio limurbo vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Bihor | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 417435 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 720 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 21′ N, 22° 5′ O (mapo)47.352522.0914Koordinatoj: 47° 21′ N, 22° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 130 m [+] | ||||
Areo | 151,4 km² (15 140 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Săcueni [+] | |||||
Săcueni - jen rumane, prononco [səkujenj], hungare Székelyhíd [SE:kejhi:d], germane Zickelhaid aŭ Zeckelheid[1]) estas urbo en Rumanio norde de Oradea. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Ciocaia, Cubulcut, Olosig, Sânnicolau de Munte kaj Cadea.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis unue menciita skribe en 1278. En la 12-a jarcento ĝia loĝantaro konsistis el sikulaj landlimgardistoj. Ĝis la Traktato de Trianon de 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario kaj inter 1919 kaj 1944 denove apartenis al Hungario kaj estis parto de la historia departemento Bihar.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi nombris 5 279 loĝantojn (hungaroj), en 1992 7 261 (rumanoj, 84% hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 10 720 loĝantoj sur areo de 151,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 71 loĝantoj/km².
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Miklós Bakk (*14-a de julio 1952): inĝeniero, scienca publicisto.
- István Balla (*27-a de novembro 1953): entreprenisto, ĵurnalisto, eldonisto.
- László Bélteky (2-a de aprilo 1909 - ?): poeto, redaktoro.
- Attila Fekete (*10-a de januaro 1931): ĵurnalisto.
- Lucia Maria Victoria Frenţiu (*31-a de majo 1933): pentristino.
- Sever Frenţiu (*15-a de septembro 1931): pentristo.
- Andrea Lovász (1969) kritikistino, fabelesploristino.
- József Mészáros (1-a de aŭgusto 1928 - Târgu Mureş, 26-a de julio 2004): bibliografo, literaturhistoriisto.
- Gábor Mihály (1942) skulptisto.
- Ákos Molnár (1868-1922): advokato
- Jolán Molnár (n. 1-a de aprilo 1948): instruistino, etnografistino
- Kristóf Paskó (1634 – Sárospatak, 1678): bienulo en departemento Bihar, diplomato, historiisto.
- Erzsi Péchy (1890 – Budapest, 20-a de julio 1933): aktorino, operetprimadono.
- József Szabó (*5-a de oktobro1928): reĝisoro.
- Noémi Szűcs (*1986) aktorino.
- Mihály Tofeus, Dobos (29-a de septembro 1624 – Gyulafehérvár, 23-a de oktobro 1684): eklezia verkisto, reformita episkopo.
- Mihály Tompa Z. (15-a de septembro 1949) rakontisto, ĵurnalisto
- Lajos Tóth (6-a de decembro 1878 - Bp., 20-a de aprilo 1962): publicisto, tradukisto
- Oszkár Tuduka (n. 9-a de marto 1928): muzikkritikisto, publicisto.
- Ferenc Váradi (Nyírbogdány, 13-a de februaro 1820–Székelyhíd, 1892) aktoro, direktoro.
- Ferenc Várady (Nyírbátor, 1820 – Székelyhíd, 1892): aktoro, direktoro.