József Mészáros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1928 (1928-08-01)
en Săcueni
Morto 26-an de julio 2004 (2004-07-26) (75-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo historiisto
vdr

József MÉSZÁROS [me:sa:roŝ] estis rumania hungara bibliotekisto, literaturhistoriisto. Li naskiĝis en Săcueni la 1-an de aŭgusto 1928 kaj mortis en Târgu Mureș la 26-an de julio 2004.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Mészáros akiris diplomon pri filozofio en Universitato Bolyai de Kluĵo, poste pri hungara lingvo kaj literaturo (1953). Li estis redaktoro de literaturaj kaj kulturaj paĝoj de gazeto Vörös Zászló de Târgu Mureș (1953-58). Li estis maldungita pro sia simpatio al hungara revolucio de 1956. Li estis bibliotekisto, ĉefbibliotekisto de Distrikta Biblioteko ĝis sia pensiuliĝo (1989).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Ünnepi ének (krestomatio por amasaranĝoj, Mv. 1969);
  • Gondolatok a könyvről (kolektaĵo pri libro, Téka, 1972);
  • Biblioteca Judeţeană Mureş (monografieto, kunulaŭtoroj Dimitrie Poptămaş kaj Irma Zsigmond, Mv. 1979);
  • Adomák és tanítómesék (kolektaĵo de István Tiboldi. 1988).

Fonto[redakti | redakti fonton]