Olosig
Olosig (hungare Érolaszi (olasi) malnova nomo: Váradolaszi) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Marghita. Administre ĝi apartenas al Săcueni.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi nombris 769 loĝantojn (hungaroj), en 1992 574.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis unue menciita skribe en 1291. Dum la turka submetiĝo ĝi pereis. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar).
Komunumoj pri olasz (=italo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Bodrogolaszi | Érolaszi | Kisolaszi | Lapincsolaszi | Nagyolaszi | Olasz |
Olaszfa | Olaszfalu | Olaszliszka | Olasztelek | Szepesolaszi |
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Ferenc Kövessi (1875 – Budapest, 13-a de januaro 1945): plantfiziologo, biologo, univ. prof.
- Ferenc Lajcsák (Selmecbánya, 12-a de decembro 1772 – Váradolaszi, 5-a de majo 1848): rom-katolika episkopo.
- Krisztina Parázsóné Nádudvary (1-a de majo 1813 – Pest, 24-a de februaro 1838): aktorino.
- Antal Péch (14-a de junio 1822 – Selmecbánya, 18-a de septembro 1895): inĝeniero pri minejoj fakverkisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1879).
- József Péch (4-a de januaro 1829 – Budapest, 17-a de novembro 1902): akvokonstrua inĝeniero, fakverkisto.
- Ede Szigligeti, Szathmáry József (Váradolaszi, 8-a de marto 1814 – Budapest, 19-a de januaro 1878): hungara dramverkisto, aktoro, reĝisoro, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio(1840).