Antal Péch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

PÉCH Antal (pro. pe:ĉ) estis hungara inĝeniero pri minado, fakverkisto, ano korespondenta de MTA (1879) naskita en Nagyváradolaszi la 14-an de junio 1822 kaj mortinta en Selmecbánya la 18-an de septembro 1895. Li estis pli aĝa frato de akvakonstruanta inĝeniero József Péch.

Memortabulo pri Antal Péch

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Péch studis en Akademio de Selmec, en 1842 li enpaŝis la servon de ŝtato. De 1850 li estis direktoro de minejo en Ĉeĥio. De 1867 li laboris kiel sekcikonsilanto en financministerio por la evoluigo de fer-kaj minejverkoj. Al lia nomo ligiĝas la konstruado de la ferfabriko de Diósgyőr, la iniciado de la karbminado en la valo Zsil kaj la prilaborado de projektoj por unua ferfabriko de Vajdahunyad. Li estis fondinto de la Bányászati és Kohászati Lapok kaj li estis ĝia redaktoro de 1868 ĝis 1870. Je lia honoro la Országos Magyar Bányászati és Kohászati Egyesület en 1963 fondis la distingon Memormedalo Péch Antal.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ércek előkészítésének elvei és gyakorlati szabályai (Pest, 1869);
  • Magyar és német bányászati szakszótár (I – II., Selmecbánya, 1879 – 1891);
  • Alsó-Magyarország bányaművelésének története (I – II., Bp., 1884 – 87. III., Bp., 1967);
  • A selmeci bányavállalatok története (Bp., 1884).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fonto[redakti | redakti fonton]