Bihar (historia departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bihar estis historia reĝa departemento en la orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en okcidenta Transilvanio, rumane: Comitatul Bihor, germane: Komitat Bihar.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Bihar

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 17 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:

Bihar County, 1782-85

La granda departemento estis parte montara, parte ebenaĵa. Gravaj riveroj estas Körös kaj Berettyó. La departemento estas ĉefa pordo de Transilvanio. En la 19-a j.c. la departemento ricevis frue fervojon, kiu aliĝis al linio Budapeŝto-Temeŝvaro, poste al alia fino de Transilvanio, poste al Kassa, poste al Fiume. Ili estis la plej fundamentaj linioj.

Sankta Stefano fondis la departementon en komence de la 11-a j.c. kaj nomumis departementejo terfortikaĵon en komunumo Bihar. Dum la turka erao ĝi apartenis al Princlando Transilvanio sub aŭspicio de Turkio. Dum liberecbatalo de Rákóczi ĝi apartenis al Rákóczi. En 1919 oni proklamis ankaŭ en la departemento la Konsilantaran Respublikon, sed post kelkaj tagoj la rumana armeo okupis interalie la departementon. Ekde 1920 la plej granda parto apartenas al Rumanio, kies departementa sistemo estas tute alia. Dume inter 1940-1944 laŭ Dua Packontrakto de Vieno parto revenis al Hungario. La hungara parto kuniĝis al departemento Hajdú.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]