Abrolhos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Redonda

La insularo Abrolhos estas grupo de 5 malgrandaj insuloj kun koralrifoj ĉe la suda marbordo de la ŝtato Bahio en la nordorienta regiono de Brazilo, inter 17º25’—18º09’ S kaj 38º33’—39º05’ Ok. Caravelas estas la plej proksima urbo.[1] Ties nomo devenas el la portugala vorto abrolho, nome rifo aŭ merĝita sablobenko kiu estas danĝero por ŝipoj. Estas rimarkinda vrako en la grupo.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

  • Insulo Santa Bárbara, la plej granda insulo. Estas militista bazo de la Brazila Mararmeo kaj lumturo
  • Insulo Siriba, la ununura insulo malferma al vizitantoj
  • Insulo Redonda (rondoforma)
  • Insulo Guarita
  • Insulo Sueste (sudorienta)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. O Arquipélago dos Abrolhos. Arkivita el la originalo je 2011-09-10. Alirita 2012-12-23.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 17° 55′ 34″ S 38° 56′ 07″ U / 17.92611 °S, 38.93528 °U / -17.92611; -38.93528 (mapo)