Absoluta konverĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, seriointegralo estas konverĝa absolute se la sumo aŭ integralo de la absoluta valoro de la termo aŭ integralato estas finia. La propraĵo de absoluta konverĝo estas grava ĉar ĝi estas ĝenerale postulita en por reordigoj kaj produtoj de sumoj.

Pli detale, serio

estas konverĝa absolute se

Se estas kompleksa nombro, ĉi tiu teoremo povas esti imagita sekve: la sumo de ĉiuj estas vektora adicio en la kompleksa ebeno. Se la longo de la vojo, kiu estas la sumo de ĉiuj longoj , estas finia, la fina punkto estas en finia distanco de la 0.

Ankaŭ, integralo

estas konverĝa absolute se la integralo de la respektiva absoluta valoro estas finia, kio estas

Reordigoj

Absoluta konverĝo signifas ke la valoro de la sumo aŭ integralo estas sendependa de la ordo en kiu la sumo estas kalkulata. Tio estas, reordigo de la serio

kie σ estas permuto de la naturaj nombroj, ne ŝanĝas la sumon al kiu la serio konverĝas. Simile estas pri integraloj.

En la lumo de lebega teorio de integralado, sumoj povas esti traktataj kiel specialaj okazoj de integraloj, iom kiel aparta okazo.

Produtoj de serio

La koŝia produto de du serioj konverĝas al la produto de la sumoj se almenaŭ unu el la serioj konverĝas absolute. Estu:

La koŝio produto estas difinita kiel la sumo de termoj kie:

Tiam, se almenaŭ unu el sumoj de kaj konverĝas absolute, do

Kondiĉa konverĝo

Kondiĉe konverĝa serio aŭ integralo estas unu tiu kiu konverĝas sed ne konverĝas absolute. Bernhard Riemann pruvis ke kondiĉe konverĝa serio povas esti reordigita por konverĝi al ĉiu donita nombro, inkluzivante na ∞ kaj −∞. Vidu en rimana seria teoremo.

Vidu ankaŭ