Abusejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abusejo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37640
Demografio
Loĝantaro 150  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 6° 8′ U (mapo)40.709722222222-6.14Koordinatoj: 40° 43′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 839 m [+]
Areo 23,1 km² (2 310 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abusejo (Provinco Salamanko)
Abusejo (Provinco Salamanko)
DEC
Abusejo
Abusejo
Situo de Abusejo
Abusejo (Hispanio)
Abusejo (Hispanio)
DEC
Abusejo
Abusejo
Situo de Abusejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abusejo [+]
vdr

Abusejo [abuSEĥo] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 203 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi kuŝas sur ebenaĵo proksime de la nordo de la Sierra de Francia, inter la loĝlokoj Cabrillas (4 km nordokcidene), Sepulcro-Hilario (3 km oriente) kaj Aldehuela de Yeltes kaj Tamames (7 km sude) kaj domaroj San Muñoz, Berrocal de Huebra, Buenabarba, Agustinez, Gallegos de Huebra kaj Anaya de Huebra. Trapasas la vilaĝon la ŝoseo kiu ligas inter Fermoselle kaj Sequeros. Ĝi distas 67 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]