Adakale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ada Kaleh)
La insulo Ada Kaleh
La bazaro

AdakaleAda Kaleh estis insulo en la Danubo. La loĝantoj estis Turkoj[1]. Ĝi situis inter rumana urbo Orşova kaj serba komunumo Tekija ĉe Fera Pordo. Ĝi estis ĝis ties subakviĝo „forgesita“ turka enklavo. Dum la Kongreso de Berlino de 1878 oni forgesis aligi ĝin al unu el la ĉirkaŭaj ŝtatoj. Nur en 1912 la insulo venis al Hungario, poste al Rumanio.

La loĝantoj de la insulo havis privilegiojn: ili ne devis pagi imposton, doganon, ne devis soldatservi. La loĝantoj de la insulo aliĝis en 1923 al Rumanio kaj perdis la privilegiojn. La loĝantaro restis plu turka kaj vivtenis sin per tabaka komerco, fiŝkaptado, kontrabando kaj turismo. Ĉ. 1 000 homoj vivis sur la insulo.

Kun la konstruo de la Fera Pordo, la insulo kaj ties kulturo venis sub akvon inter 1966 kaj 1968. La plimulto de la loĝantaro decidis translokiĝi al Turkio, anstataŭ al rumana insulo Simian (malplimulto translokiĝis al Dobruĝo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La insulo aperas en verko de la hungara Mór Jókai, kun la nomo Insulo de neniu en la verko La ora homo. La insulo estas simbolo en la romano kontraŭ la ekstera mondo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]