Adama lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adam-man Tongue)

Adama lingvoAdam-man Tongue estas apriora projekto de internacia planlingvo kreita en 1903 de Edmund Shaftesbury (kiu ankaŭ uzis la pseŭdonimon Everett Ralston), unu el la fondintoj de entrepreno "Purina" kaj kiu skribis dekojn da libroj pri okultismo kaj pseŭdosciencoj kaj eĉ pri interpunkcio kaj seksedukado.

Adam-man Tongue uzas alfabeton kun 33 literoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Edmund Shaftesbury
The Adam-Man Tongue, the universal language of the human race,
Washington, Ralston Publishing, 1903
620 pp.