Edmund Shaftesbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edmund SHAFTESBURY estas pseŭdonimo de Webster Edgerly (naskiĝis en 1852, mortis en 1926), kiu uzis ankaŭ la pseŭdonimo Everett Ralston. Li estis usonano, kiu skribis dekojn (pli ol 50!) da libroj pri okultismo, gramatiko, seksumado, aŭ io ajn, kio povis vendi popularajn librojn de la fino de 19-a jarcento ĝis la 30-a jardeko de 20-a jarcento. En 1903 li publikis planlingvon Adam-man Tongue.

Kiel "Dr-o Ralston" li kreis "Ralston Health Club" kaj estis unu el fondantoj de fama Purina nutraĵindustrio.

Li fondis la "Hands of Change Association" kaj la "New Home Religion Movement". Notinda trajtpunkto de lia personeco, kiel agnoskas eĉ liaj sekvantoj, estas la rasismo.