Adelbert von Chamisso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adelbert von Chamisso.

Adelbert VON CHAMISSO, aŭ plennome Louis Charles Adélaide DE CHAMISSO DE BONCOURT (naskiĝis la 30-an de januaro 1781 en la kastelo Boncourt, Francio, mortis la 21-an de aŭgusto 1838 en Berlino) estis natursciencisto kaj verkisto.

Dum la franca revolucio Chamisso kun sia familio elmigris de Francio al Germanio. Post militservo en la prusa armeo li studis zoologion kaj botanikon en Berlino, sed apud tio li daŭre interesiĝis pri filozofio kaj literaturo.

Kiel natursciencisto li de 1815-18 faris ŝipan mondvojaĝon, unu jaron poste li ricevis postenon en la Botanika Ĝardeno de Berlino.

Literaturan famon li akiris pro la rakonto Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte. Krome li verkis vojaĝraportojn, sciencajn traktatojn kaj poemojn, kiuj parte estis muzikigitaj de Robert Schumann. Chamisso perfekte regis la germanan lingvon, kvankam ĝi origine por li estis fremdlingvo.

Verkoj

Dosiero:Petro Schlemihl (760 x 1013).jpg
Kovrilpaĝo de La mirinda historio de Petro Schlemihl; trad: Eugen Wüster; eld: Ferdinad Hirt, 1922
  • Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte (rakonto, 1814)
  • Gedichte (poemoj, 1831)
  • Reise um die Welt (vojaĝraporto, 1836)
  • Über die Hawai'sche Sprache (scienca traktato, 1837)

Verkoj kiu aperis en Esperanto

Eksteraj ligiloj