Adis-Abebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adis-Abebo
(Finfinnee)
amhare: አዲስ አበባ, angle: Addis Ababa
urbo
Adis-Abebo
Blazono
Lando Etiopio Etiopio
Montaro Entoto
Memorindaĵoj Katedralo de sta Georgo, Katedralo de sta Unuopo
Universitato Universitato Adis-Abebo
Situo Adis-Abebo
 - alteco 2 360 m s. m.
 - koordinatoj 09° 01′ 48″ N 38° 44′ 24″ O / 9.03000 °N, 38.74000 °O / 9.03000; 38.74000 (mapo)
Areo 530,14 km² (53 014 ha)
Loĝantaro 3 384 569 (2008)
Denseco 6 384,29 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Etiopaj Altaĵoj
Fondo 1886
Horzono UTC (UTC+3)
Telefona antaŭkodo (+251) (0)11
Situo enkadre de Etiopio
Situo enkadre de Etiopio
Situo enkadre de Etiopio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Addis Abeba
Retpaĝo: www.addisababacity.gov.et
Katedralo de sankta Georgo en Adis-Abebo
Universitato Adis-Abebo
Urbocentro de Adis-Abebo

Addis-Abebo (ankaŭ: Adis-Ababo) estas ĉefurbo de Etiopio kaj Afrika Unio.

Adis-Abebo havas la surfacon de ĉ. 300 km² kaj ĉ. 3.5-milionan loĝantaron (laŭ popolnombrado el 1995, la urbo tiam havis 2.209.000 loĝantojn, sed poste la fuĝintoj ŝveligis la nombron.). La urbo situas inter 2.200 kaj 3.000 metrojn alte ĉe la montopiedo de Entoto kaj tiel ĝi estas la tria plej alte situanta ĉefurbo de la mondo. Adis-Abebo kuŝas en la regiona centro de Ŝeva kiel koro de Etiopio kaj havas bonajn trafikajn kontaktojn kun ĉiu landoparto. Ekzistas tie internacia flughaveno, ekde 1917 fervoja kontakto al urbo Ĝibuti. Adis-Abebon interligas kun aliaj urboj bone veturebla (en ĉiu sezono) voja reto. La internan publikan trafikon kun la regionoj plenumas ĉefe busoj.

Fondo de Adis-Abebo

Ekde 1881 rezidis Menelik la 2-a, tiam ankoraŭ reĝo de Ŝevao, ĉe montopiedo de Entoto, proksime al la nuna Adis-Abebo. Tiu provizora rezidejo en centra Etiopio havis avantaĝojn por Menelik la 2-a. Unuflanke, la loko situas pli sude ol la ĝistiamaj ĉefurboj, kio plifaciligis la reunuigon de sudo kun la nordo de la lando sub lia gvido, aliflanke la loko havis historian signifon kiel legenda rezidejo de la mezepokaj reĝoj.

Novembre de 1886, Taytu Betul edzino de Menelik la 2-a translokis la rezidejon – dum lia edzo forestis en la regionoj - de la montetoj al la suba valo, al la nuna urboloko. La nova loko estis laŭdire pli agrabla kaj proksime al la varmega fonto de Fel Weha. Ĉar la nova loko ofertis pli grandan lokon por fondi urbon, la reveturanta Menelik la 2-a trovis la lokon konvena, plaĉa.

En 1889 oni konstruis tie la unuan palacon por la imperiestro Menelik la 2-a, kies palaco posedis kiel unua konstruaĵo en la imperio akvokondukilon, telegrafan oficejon en kabano. En 1892 nomumis Menelik la 2-a la urbon Adis-Abebo, "Nova Blumo", kaj igis ĝin ĉefurbo de Etiopio. La unua banko, tiam "Bank of Abyssinia", estis fondita en 1905, la unua lernejo en 1908, la unua hospitalo en 1910 , la unua presejo en 1911, la unua kinejo funkciis ekde 1898, kiun la popolo nomis "Saytan bet" (diablodomo).

La moderna Adis-Abebo

Adis-Abebo estas politika, ekonomia, kultura centro de Etiopio. La urban pejzaĝon karakterizas larĝaj bulvardoj, pluretaĝaj konstruaĵoj apud tradiciaj domoj, eukaliptaj arboj. La klimato - pro granda alto super maro - estas tre agrabla en Adis-Abebo. La sola Universitato de la urbo estis fondita en 1950.

Ekde la 1950-aj jaroj, la urbo estis rigardata kiel neoficiala ĉefurbo de nigra Afriko kaj ankaŭ eble pro tio ĝi iĝis en 1958 sidejo de Ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Afriko (United Nations Economic Commission for Africa, UN/ECA) kaj en 1963 sidejo de Organizo por la Afrika Unueco (OAU, ekde 2002 Afrika Unio, AU). En Adis-Abebo troviĝas ĉ. 90 konsulejoj.

Vidindaĵoj

Mercato

La plej granda foirplaco de Adis-Abebo, konata kiel "Mercato" estas la plej granda foirejo de Afriko, dimanĉe fermita.

Universitato de Adis-Abebo

La konstruaĵo de la Universitato servis pli frue kiel palaco de Haile Selassie la 1-a. Nun en ĝi funkcias la Instituto de la Etiopiaj Studaĵoj kaj Etnologia Muzeo same kiel elstaras ekspozicio pri historiaj etiopiaj artaĵoj. Tie troviĝas ankaŭ la restaĵoj de "Lucy", la plej malnova konata hominido kun ĉ. aĝo de 3 milono da jaroj.

Menelik-Mauzoleo

La Menelik-Mauzoleo troviĝas en la malnova Baata-a Kirko. Ĝi servas kiel kripto por la imperiestro, princoj kaj martiroj. Ĝi estis konstruita kiel lasta ripozejo de Menelik la 2-a, sed ankaŭ entenas restaĵojn de aliaj samfamilianoj.


Katedralo Sankta Georgo (St. George's Cathedral)

Tio estis en 1896 konstruita en tradicia okangula formo por memorigi pri venko de imperiestro Menelik la 2-a ĉe Adwa.

Katedralo Triniti (Trinity Cathedral)

La Triniti-katedralo estis konstruita en 1941 laŭ exuropaj planoj por memoro de la liberiĝo el sub la itala okupado (1936-1941). En la katedralo troviĝas kripto de imperiestro Haile Selassie la 1-a.


Monto Entoto (Mount Entoto)

Adis-Abebo kuŝas ĉe piedoj de Monto Entoto. De la 3.200 metrojn alta pinto oni povas ĝui fantastikan panoramon pri la tuta urbo. Sur la monto troviĝas la Preĝejo de Sankta Maria (konstruita en 1885).

retpaĝo

The Official Web Site of Adis-Ababa Universitato

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ethiopar.net/English/basinfo/infoadds.html greke http://www.macalester.edu/courses/geog61/kshively/intro.html