Adjuvanto (lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adjuvanto estas planlingvo kreita de Louis de Beaufront antaŭ ol li renkontis la lingvon Esperanto. De Beaufront diris, ke li forlasis sian projekton favore al Esperanto en 1889, kvankam li jam havis du eldonotajn librojn (vortaro kaj gramatikolibro).

Estas iom da dubo pri la ekzisto de Adjuvanto, pri kiu de Beaufront parolis unue en 1904. Neniu vidis eĉ unu longan Adjuvanto-tekston. Laŭ de Beaufront, li deponis sian projekton ĉe notariejo ie en norda Francio, sed la manuskripto perdiĝis per fajrego dum la Unua mondmilito. Per studo de strukturoj de Adjuvanto, Gaston Waringhien kredas ke Beaufront kreis la projekton inter 1887 kaj 1894.

Adjuvanto estas nomata "proto-Ido" ĉar oni rigardas ĝin ne kiel veran sendependan lingvon, sed projekton por konstruo de Ido.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

Patro nia: Patro nua, kvu estas in el ĉjelo, estez honorata tua nomo ; venez regno tua ; estez volo tua kome in el ĉjelo, tale anke sur el tero ; pano nua ĉaskaĵorna donez al nu hodje ; ed pardonez al nu debi nua, kome nu pardonas al nua debanti ; ed ne konduktez nu en tento, ma liberifez nu di el malbono.

Krom la Patro nia, ekzistas nur alia teksteto konata en Adjuvanto:

Metante avan l'okuli ed en le mani di l'personi, kvun vu volas adtirir, hoca nekontestebla dokumenti(n) pri el internacjoneco d'el Adjuvanto, vi preske sempre venkos ilua heziti(n).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1976: La enigmo de Beaufront, en Literatura Foiro 7-a jaro 1976, n-ro 37-38 (i.a. pri Adjuvanto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]