Administracia juĝistaro en Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Hispanio la administracia juĝistaro konsistas el:

  • la administraciaj tribunaloj (unujuĝista verdiktado);
  • la altaj justicaj kortumoj: ili enhavas administracian sekcion;
  • la Supera Kortumo, kies unu el la kvin ĉambroj fakiĝas pri la administraciaj konfliktoj.

Tiu ĉambro de la Supera Kortumo konsistas el 36 juĝistoj (85 en la tuta Kortumo), kaj traktas po 8 000 juĝaferojn ĉiujare, ĉu kasacie, ĉu unua- kaj lastinstance (i.a. pri la registaraj aktoj).

Ĉiujn subleĝajn aktojn oni povas kontesti antaŭ la juĝisto, kiu povas nuligi ilin, agnoski la subjektivajn rajtojn de la civitanoj kaj aljuĝi damaĝajn kompensojn.

Cetere estas la Ŝtata Konsilio, kiu konsilas la registaron kaj grave rolas pri la antaŭkonfliktoj.