Adolf Ebner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Ebner
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1875 (1875-01-17)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Adolf Ebner en 1906

Adolf EBNER (nask. la 17-an de januaro 1875 en Kenigsbergo (Königsberg) ) estis germana kuracisto pri kirurgio kaj ginekologio kaj esperantisto.

Ebner fariĝis esperantisto en 1897 per okaza legado de verketo de Trompeter pri Esperanto. Li fondis grupon en Kenigsbergo. En 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.