Adornes-bieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adornes-bieno
Adornesdomein
bieno
Lando Belgio vd
Situo Bruĝo
Adreso Peperstraat 3
Poŝtkodo 8000
Posedanto House of Limburg-Stirum vd
Estiĝo 1429
Koordinatoj 51° 12′ 45″ N, 3° 14′ 2″ O (mapo)51.2125553.233865Koordinatoj: 51° 12′ 45″ N, 3° 14′ 2″ O (mapo)
Adornes-bieno (Belgio)
Adornes-bieno (Belgio)
DEC
Adornes-bieno
Adornes-bieno
Situo de Adornes-bieno
Map
Adornes-bieno
vdr
Jerusalemkapelo en Bruĝo

La Adornes-bieno en Bruĝo estas ekde oktobro 2014 la komuna nomo de la Jerusalemkapelo, la Adornesmuzeo kaj akceptejo/vendejo je la angulo de Peperstraat kaj Balstraat en Bruĝo, je dekminuta promendistanco de la urbocentro. Ĝin mastrumas senprofitdona asocio fondita de la belga-nederlanda nobela familio Limburg Stirum, posteuloj de la diplomato kaj komercisto Anselmus Adornes (1424-1483). La bieno ekde la 15-a jarcento daŭre estas posedaĵo de la familio.

La kapelon konstruis dum la unua duono de la 15-a jarcento posteuloj de Opicius Adornes, ĝenovano kiu dum la 13-a jarcento ekloĝis en Bruĝo. Ĝi inspiriĝis de la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo, kien pilgrimis Jacob en Pieter Adornes. En la kapelo troviĝas la tombo de Anselmus Adornes kaj lia edzino, Margareta van der Banck.

La muzeo estas lokigita en dometoj malantaŭ la kapelo kaj montras la karieron de Anselmus Adornes kaj la vivon en la tiama Bruĝo.

Estas la intenco baldaŭ pligrandigi la nombron de objektoj montritaj en la muzeo. Post kelkaj jaroj pli granda parto de la bieno iĝu alirebla por la publiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]