Aerbazo Ramstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
C–17 Globemaster III sur la aerbazo Ramstein

La Aerbazo Ramstein [ramstajn] estas la plej granda eksterlanda aerbazo de la usona aerarmeo (USAF) en Germanio, 12 km okcidente de Kaiserslautern. La usona aerarmeo uzas la bazon por plenumi taskojn en Eŭropo kaj Mez-Oriento. De tie ekas la postplenigo de deponoj en Afganistano kaj pli frue en Irako, ĝi estas helpejo por evakuado de vundiĝintaj soldatoj.

Tie stacionis en 2004 ĉ. 35000 soldatoj kaj laboris 6000 civiloj. Ĝis 2005, Usono deponis tie nukleajn bombojn.

Historio

Dum la dua mondmilito, Germanio uzis la proksiman aŭtoŝoseon kiel flughavenon. En aprilo de 1951, Francio kaj Usoni interparolis pri establo de militista bazo en Germanio, kiu helpas kontrolon de la aerspaco. Oni plukonstruis la tie ekzistantan neces-aŭtoŝosean flughavenon. La suda parto (Landstuhl) ekfunkciis en 1952, Ramstein en mezo de 1953. La du flughavenoj estis kunigitaj la 1-an de decembro 1957, la nova nomo de la komplekso iĝis Aerbazo Ramstein–Landstuhl. La 1-an de aŭgusto 1958, oni mallongigis nomon de la bazo al Aerbazo Ramstein.

Ties stacionis ĝis 1971 aviadiloj F–84 Thunderjet kaj F-4 Phantom II. Usonaj aerfortoj de Eŭropo translokiĝis en 1973 el Wiesbaden al Ramsteinra. En junio de 1974, tie fondiĝis la ĉefbazo de la eŭropaj aliancanoj (Headquarters Allied Air Forces Central Europe, HAAFCE).

Sur la aerbazo okazas flugprezentoj, en 1988 okazis terura tragedio pro kunpuŝo de 2 aviadiloj. Mortis 70 homoj, vundiĝis preskaŭ 1000. Post la tragedio fondiĝis la muzikgrupo Rammstein, kies kanto Rammstein memorigas pri la akcidento.

La lastaj F–16-aj aviadiloj forlasis la aerbazon en 1994. Post fermo de la Aerbazo Rhein-Main en 2005, Ramstein iĝis plej grava aerbazo de Eŭropo.


Eksteraj ligiloj