Afrik-usonanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrik-usona knabo en la ŝtato de Ohio, ĉirkaŭ 1942.

Afrik-usonanoj (angle: African Americans) estas nomo de la afrikdevenaj civitanoj de Usono. Ili devenas plejparte de antaŭaj sklavoj: Ĉirkaŭ 500.000 afrikanoj estis sklavigitaj kaj transportitaj al Nordameriko inter 1619 kaj 1808.

La afrikusona loĝantaro ege gravis en certaj momentoj de la Historio de Usono, ekzemple dum la Intercivitana Nordamerika Milito, la sociaj movadoj de la 1960-aj jaroj, de Martin Luther King al la Black Panthers, kiel soldataro en la Milito de Vjetnamio ktp. Nuntempe jam estas la hispandevena la unua etna minoritato kaj la afrikusona la dua.

Esprimoj

Nuntempe African American (do "afrik-usonano") estas la plej kutima esprimo en formalaj kuntekstoj. Alia esprimo, ankaŭ uzata de la afrik-usonanoj mem, estas Black (nigra, nigrulo), kiu pro politikaj kialoj ofte estas majuskligita.[1]

La Esperanta esprimo "afrikamerikano" havas pli vastan signifon, ĉar ĝi inkluzivas ankaŭ la afrik-devenajn homojn en aliaj partoj de Ameriko: Estas multaj aliaj landoj en Ameriko kie granda parto de la loĝantaro aŭ eĉ la majoritato estas devena el afrikaj sklavoj alportitaj de eŭropanoj por labori en la novposedataj kolonioj kaj ĉefe dum la 17a kaj 18a jarcentoj, dum la 19a komenciĝis la kontraŭstaro al tiu komerco de sklavado. Nuntempe la afrikamerika loĝantaro, krom en Usono, estas en Brazilo, Karibio, anglaj ekskolonioj, kiel Jamajko, hispanaj ekskolonioj, kiel Kubo kaj Domingo kaj francaj ekskolonioj, kiel Haitio, kiu estis la unua ŝtato regata de tia loĝantaro majoritata tie.

Referencoj

  1. Vgl. Arndt, Hornscheidt: Afrika und die deutsche Sprache. (Afriko kaj la germana lingvo) Unrat, Münster 2003. ISBN 3-89771-424-8

Bibliografio

  • Susan Arndt, Antje Hornscheidt: Afrika und die deutsche Sprache. Ein kritisches Nachschlagewerkt. Münster 2004. ISBN 3-89771-424-8
  • William Edward Burghardt Du Bois: The Souls of Black Folk. (germane: „Die Seelen der Schwarzen“). Aufsatzsammlung 1903. Orange Press, Freiburg 2003. ISBN 3-936086-07-9
  • John Hope Franklin, Alfred A. Moss Jr.: Von der Sklaverei zur Freiheit. Die Geschichte der Schwarzen in den USA. Propyläen Taschenbuch. Propyläenverlag, Berlin 1999. ISBN 3-548-26550-2
  • Karl Heinz Schönfelder: Schwarzer Bruder - Lyrik amerikanischer Neger. Reclam, Leipzig 1966.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj