Dormomalsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Afrika tripanosomozo)
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11)
120 dormomalsano
vdr

Dormomalsano[1]afrika tripanosomozo (PIV:tripanosomo) estas parazita malsano de homoj kaj de aliaj animaloj. Ĝi estas kaŭzita de protozooj de la specio Trypanosoma brucei.[2] Estas du tipoj kiuj infektas homojn, nome Trypanosoma brucei gambiense (T.b.g) kaj Trypanosoma brucei rhodesiense (T.b.r.).[1] T.b.g kaŭzas ĉirkaŭ 98% el la registritaj kazoj.[1] Ambaŭ estas kutime transmitita pro la mordo de infektita cecemuŝo kaj estas plej komuna en ruraj areoj.[1]

Tiu malsano okazas regule en kelkaj regionoj de sub-sahara Afriko kaj ties personaro sub risko estas ĉirkaŭ 70 milionoj en 36 landoj.[3] Ĉe 2010 ĝi jam kaŭzis ĉirkaŭ 9,000 mortojn, malpli ol la 34,000 de 1990.[4] Ĉirkaŭ 30,000 personoj estas nune infektitaj kaj okazas 7000 novaj infektoj en 2012.[1] Pli ol 80% el tiuj kazoj okazas en la Demokrata Respubliko Kongo.[1] Tri ĉefaj eksplodoj okazis en ĵusa historio: unu el 1896 al 1906 ĉefe en Ugando kaj en la Konga Baseno kaj du en 1920 kaj 1970 en kelkaj afrikaj landoj.[1] Aliaj animaloj kiaj bovoj povas porti la malsanojn kaj iĝis infektitaj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 WHO Media centre (June 2013). “Fact sheet N°259: Trypanosomiasis, Human African (sleeping sickness)”. 
  2. Medline Plus Encyclopedia 001362 Sleeping sickness
  3. Simarro PP, Cecchi G, Franco JR, Paone M, Diarra A, Ruiz-Postigo JA, Fèvre EM, Mattioli RC, Jannin JG (2012). “Estimating and Mapping the Population at Risk of Sleeping Sickness”, PLoS Negl Trop Dis 6 (10), p. e1859. doi:10.1371/journal.pntd.0001859. 
  4. Lozano, R (Dec 15, 2012). "Global and regional mortality from 235 causes of death for 20 age groups in 1990 and 2010: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2010.". Lancet 380 (9859): 2095–128. doi:10.1016/S0140-6736(12)61728-0. PMID 23245604.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]