Aguasal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aguasal
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47418
Demografio
Loĝantaro 19  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 4° 39′ U (mapo)41.275277777778-4.6533333333333Koordinatoj: 41° 17′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 755 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aguasal (Provinco Valadolido)
Aguasal (Provinco Valadolido)
DEC
Aguasal
Aguasal
Situo de Aguasal
Aguasal (Hispanio)
Aguasal (Hispanio)
DEC
Aguasal
Aguasal
Situo de Aguasal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguasal [+]
vdr

Aguasal [agŭaSAL] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Aguasal estas komprenebla etimologie kiel AkvosaloSalakvo, eble rilate al lageto.

Aguasal en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aguasal kaj Ordoño, okupas totalan areon de 26,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 17 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 200 el la 1930-aj jaroj. Fakte temas pri unu el la municipoj malplej loĝataj de la provinco.

Ĝi distas 45 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Olmedo norde kaj okcidente, Pedrajas de San Esteban norde, Villaverde de Íscar oriente, kaj Llano de Olmedo, Fuente-Olmedo kaj Bocigas sude. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Trafluas la rivero Eresma kaj rojoj Cuadrón kaj Caño. Estas lageto nomita Gansería, ĉar iam utilis kiel anserbredejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Meze de la 19-a jarcento estis 31 domoj kaj aliaj en ruinoj post la Hispana Milito de Sendependigo kaj lernejo al kiu venis 8 infanoj kaj 6 infaninoj. En 1935, la taŭrludisto Juan Matos, "Mataperros", forpasis en la taŭrludejo de Aguasal kaj liaj restaĵoj estis entombigitaj en la loka tombejo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento kaj la ermitejo de Sacedón.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]