Aguilar de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aguilar de Campos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47814
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 266  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 5° 11′ U (mapo)41.982777777778-5.1838888888889Koordinatoj: 41° 59′ N, 5° 11′ U (mapo) [+]
Alto 752 m [+]
Areo 49,7 km² (4 970 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aguilar de Campos (Provinco Valadolido)
Aguilar de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Aguilar de Campos
Aguilar de Campos
Situo de Aguilar de Campos
Aguilar de Campos (Hispanio)
Aguilar de Campos (Hispanio)
DEC
Aguilar de Campos
Aguilar de Campos
Situo de Aguilar de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguilar de Campos [+]
vdr

Aguilar de Campos [agiLAR deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Aguilar de Campos estas etimologie komprenebla kiel Aglejo de Kamparo.

Aguilar de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Mudeĥara preĝejo de Sankta Andreo en Aguilar de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 49,7 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 257 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la 1950-aj al la 1970-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 60 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj 20 km de Medina de Rioseco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Antikve ĝi nomiĝis Castro Mayor (reference al antikva kastelo jam malaperinta). En 1200, Aguilar de Campos pasis de la Regno Leono al la Admiraloj de Kastilio, kiuj plenumis jurisdikcion en la municipo ĝis la 17-a jarcento. En 1389 Johano la 1-a de Kastilio donis Aguilar de Campos al Alfonso Enríquez, Unua Admiralo de Kastilio, kaj edzo de Doña Juana de Mendoza.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la Placo kun la pilorio kaj la mudeĥara preĝejo de Sankta Andreo kun novklasika retablo, la ruinoj de iama kastelo, la kvartalo de kavodomoj aŭ keldomoj, la placo de Sankta Petro, la tuta historia kvartalo, la preĝejo de Sankta Maria, la Konvento de Nuestra Señora de la Fuentes de iamaj franciskanoj, iama ventomuelejo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tomás Martínez Gema, Vázquez Fernández Marta, Blanco Simón Valeriano, eld (2020). 50+1 Relatos para el Recuerdo. Pequeñas y grandes historias de Aguilar de Campos. ISBN978-84-9092-105-0