Ahaggar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ahaggar (alie Hoggar) estas granda montaro en sudorienta parto de Alĝerio kun vulkana deveno, apud la Tropiko de Kankro kaj en la centro de la granda dezerto Saharo.

Situo
Ahaggar

Ĝi estas averaĝe alta je 900 m, la plej alta pinto estas Tahat (2918 aŭ 3005 m). Ĝia amplekso estas 1550 km (norde-sude) kaj 2100 (oriente-okcidente). Tie loĝas ĉefe tuaregoj, la plej granda oazo estas Tamanrasset. Pluaj loĝataj oazoj estas Ideles, Hirhafok, In Ecker kaj Tit.

Ahaggar estas konata pro multaj rokpentraĵoj.

Vidu ankaŭ