Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Nacia Parko Ahaggar, suda Alĝerio.
Ahaggar-Montaro en suda Alĝerio.

La okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj estas ekoregiono el la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi etendiĝas sur pluraj altebenaĵoj kaj vulkanaj montarmasivoj de la okcidenta parto de Saharo. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj .

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ekoregiono okupas 258 100 kvadratajn kilometrojn kiuj disvastiĝas inter la masivo de Ahaggar kaj la altebenaĵo de Tasilin-Aĝer en Alĝerio ( 1 000 metroj super normalnulo ), kun disbranĉiĝoj kiuj atingas Libion kaj Niĝeron. Super altitudo de 500 metroj, ĝi enhavas la masivojn de Aïr en Niĝero, la masivojn de Adrar en Maŭritanio kaj de Adrar-n-Ifoghas en Malio.

La vintroj estas severaj, kun variaĵoj de pli ol 20 °C kaj noktaj frostoj. La pluvoj estas maloftaj kaj sporadaj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro varias laŭ altitudo kaj laŭ elmetado al vento. Multaj specioj estas relikvaj sahar-mediteraneaj specioj. La arboj troviĝas je malalta situo, dum la arbustoj superregas je pli granda altitudo. Sendube, malgraŭ tio, eblas trovi olivujojn (Olea europaea subsp. laperrinei) je 2 000 metroj.

Inter la ĉeestantaj specioj distingiĝas la herbo Trianthema pentandra (Aizoaceae), la lupeno Lupinus pilosus, la konvolvulo Convolvulus fatmensis, Silene kiliani (kariofilacoj), la akacioj Acacia laeta kaj Acacia nilotica, Cordia rochii (Boragacoj) , la figarbo Ficus ingens kaj Anticharis glandulosa (skrofulariacoj).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Endemioj[redakti | redakti fonton]

Inter la endemiaj plantospecioj distingiĝas la endanĝerigita Sahara cipreso (Cupressus dupreziana), la sahara olivujo (Olea lapperrini) kaj la sahara mirto (Myrtus nivellei).

Stato de konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas relative starema kaj sendifekta. La homa loĝantaro kvadrat-kilometre ne superas po kvin loĝantoj. La plejmulto estas nomada, kvankam ankaŭ ekzistas iuj urbetoj. La vegetaĵaro gardiĝas kvazaŭ sendifekte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Jordanio.svg Jordanio, Flago-de-Omano.svg Omano, Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio, Flago-de-Sirio.svg Sirio, Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Flago-de-Jemeno.svg Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto Maŭritanio Maŭritanio, Flago-de-Maroko.svg Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Libio.svg Libio, Flago-de-Maroko.svg Maroko, Flago-de-Tunizio.svg Tunizio, Flago-de-Okcidenta-Saharo.svg Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Irako.svg Irako, Flago-de-Israelo.svg Israelo, Flago-de-Jemeno.svg Jemeno, Flago-de-Jordanio.svg Jordanio, Flago-de-Omano.svg Omano, Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Malio.svg Malio, Maŭritanio Maŭritanio, Flago-de-Niĝero.svg Niĝero, Flago-de-Sudano.svg Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto Flago-de-Irano.svg Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Malio.svg Malio, Maŭritanio Maŭritanio, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio, Flago-de-Sudano.svg Sudano
PA1330 Taklamakano Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Libio.svg Libio, Flago-de-Sudano.svg Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Niĝero.svg Niĝero, Flago-de-Malio.svg Malio, Maŭritanio Maŭritanio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]