Kariofilacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kariofilacoj
(Silene latifolia)
(Silene latifolia)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Caryophyllaceae
Juss.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La kariofilacoj estas familio de dukotiledonaj plantoj, kiu konsistas el 1750 specioj en 88 genroj. Temas plejofte pri herboj kun paraj, simplaj folioj. Tuj sub la insertiĝo de paro de folioj la tigo dikiĝas kaj tiel fariĝas "nodo", el kiu la nomo de la familio (vidu nomenklaturan problemon elvokitan ĉi-sube). Infloreskoj estas baze duflankaj cumoj; floroj estas plejofte kompletaj, kun tipe 5 (disaj aŭ kunaj) sepaloj, 5 disaj petaloj, 2 x 5 stamenoj kaj 2-5 superaj karpeloj, kiuj formas unusolan loĝion kun plejofte multaj ovoloj, baze aŭ centre insertitaj, kurbformaj; stilusoj estas liberaj, foje apenaŭ kuniĝintaj ĉe la bazo. Frukto estas tipe kapsulo, kun senalbumenaj semoj.
Variantoj al tiu priskribo ne mankas, temas pri tre riĉa familio, pli malpli kosmopolita, pli ofta en norda hemisfero, kvankam unu el la du florplantoj konataj en antarkta kontinento apartenas al tiu familio.

Tiu familio provizas multajn ornamplantojn.

Nomenklatura problemo: normale familia nomo baziĝas sur genro, sed en tiu kazo ĝi rilatas al la specio Dianthus caryophyllus L. Efektive kariofilo estas florburĝono de aroma sizigio, el mirtacoj, ege uzata en kuirarto kaj medicino. Iuj proponis la vorton Diantacoj (el genro Dianto) por la familio, sed sensukcese. Tamen tiu kazo (specia epiteto, kiu donas familian nomon) ne estas ununura en biologio.

La foloro de liknido (Lychnis coronaria)
La foloro de liknido (Lychnis coronaria)
Cerastio (Cerastium tomentosum)
Dianthus barbatus (Barba Dianto)
Saponario (Saponaria officinalis)
Stelario (Stellaria media)
Ilustraĵo de vakario



Listo de genroj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]