Aibes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aibes
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Solre-le-Château
INSEE kodo 59003 [+]
Poŝtkodo 59149
Kodo laŭ INSEE 59003
Demografio
Loĝantaro 364  (2021) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 14′ N, 4° 6′ O (mapo)50.2363888888894.0930555555556Koordinatoj: 50° 14′ N, 4° 6′ O (mapo) [+]
Alto 163 m - 228 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,23 km² ( 923 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Aibes (Nord)
Aibes (Nord)
DEC
Aibes
Aibes
Situo de Aibes
Aibes (Francio)
Aibes (Francio)
DEC
Aibes
Aibes
Situo de Aibes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aibes [+]
vdr

Aibes estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 385 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Aibes.
Blazono de Aibes.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aibes estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies. El Aibes fontas la rivereto Solre.

La vilaĝo Aibes troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Aibes etendiĝas sur 9,23 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo restis dum multaj jarcentoj la loĝejo de la dekano de Maubeuge, ĉar ĝi pli konvene situis centre de la dekanujo. En 1848, oni elfosis dektri skeletojn kaj plurajn tranĉilojn el la teritorio de la komunumo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La navo de la preĝejo Saint-Martin datiĝas de la 18-a jarcento, kaj la sonorilturo datiĝas de la jaro 1825. Ene de la preĝejo videblas slabo el blua ŝtono de la jaro 1598, kiu estis klasifikita kiel Monumento historia en 1922.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Aibes apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]