Airway Heights (Vaŝingtonio)
Airway Heights [pron. ERŭej HAJC, signifanta Aervojaj Altejoj] estas malgranda urbo en Kantono Spokena, Vaŝingtonio. Ĝi situas rekte okcidente de la urbo Spokeno. En la censo de 2000 oni nombris tie 4 500 loĝantojn.
La nomo de la urbo aludas ĝian proksimecon al aerarmea bazo Fairchild kaj al la spokena flughaveno.
Historio
Airway Heights oficiale organiziĝis kiel urbo je la 28-a de junio, 1955.
Ekonomia disvolviĝo
Kreskon spronis la malfermiĝo de malgranda prizono fare de la Vaŝingtonia Ministerio de Korektoj en 1992, kaj la debuto (en 2001) de kazino proprietata de la Kalispela Tribo de Indianoj.
Geografio
Airway Heights situas ĉe latitudo de 47°38'37" N kaj longitudo de 117°35'11" W (47.643648, -117.586491). Laŭ la usona censa instanco, la urbo havas surfacan areon de 12,6 km², tute sektera.
Demografio
Laŭ la censo de 2000, jen kelkaj bazaj statistikaj faktoj pri la urbo:
- 4 500 loĝantoj
- 958 hejmoj
- 656 familioj
- 1 095 loĝejaj unuoj, je meza denseco de 86.6/km²
La loĝantoj, laŭrase, estis
- 79,44% t.n. blankaj (plejparte eŭropdevenaj),
- 10,47% t.n. nigraj (almenaŭ parte afrikdevenaj),
- 3,20% nordamerik-indiĝenaj (t.n. indianoj kaj eskimoj),
- 1,84% azidevenaj,
- 0,38% pacifikinsulanaj,
- 1,56% de aliaj rasoj, kaj
- 3,11% de po pli ol unu raso
- 9,93% el la loĝantoj (de kia ajn raso) apartenis al la etno "Hispana aŭ latina"
El la 958 hejmoj,
- 40,7% enhavis infanojn malpli ol 18-jaraĝajn
- 45,7% enhavis geedzajn parojn kunloĝantajn
- 18,9% havis inan ĉefloĝanton sen edzo ĉea, kaj
- 31,5% ne estis familioj (25,3% konsistis el unuopuloj kaj 6,2% havis solan loĝanton pli ol 65-jaraĝa)
La aleatora hejmo havis 2,55 loĝantojn, kaj la meza nombro de anoj en familio estis 3,02.