Ajlopremilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ajlopremilo

Ajlopremilo estas kuirilo, per kiu oni povas elpremi ajlobulberojn. La ilo konsistas el levilo, per kiu oni povas pli bone eluzi sian muskolan forton, kaj el ujo kun malgrandaj truoj. Tra tiuj truoj oni premas la ajlon. Tiu ilo estas ofte produktita el metalo, sed kelkfoje ankaŭ el plasto.