Ajzuĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ajzuĉoj ( (あい) (づち), "konsento") estas ofte uzataj en japanaj interparoloj interjekcioj kaj aliaj signoj indikantaj ke la alparolato atente aŭskultas la parolanton. La uzon de ajzuĉoj oni konsideras konvena por la parolanto, ĉar tiu povas esti certa, ke la aŭskultanto partoprenas en la diskuto. Kiel kejgo kaj aliaj esprimoj de ĝentileco, ĝi estas neforprenebla parto de la japana etiketo.

Inter la plej kutimaj ajzuĉoj estas:

  • はい hai, ええ e:, うん un ("jes", ordigite je malpliiĝo de ĝentileco);
  • はいそう(です) hai so: (desu) (jes, estas tiel): neŭtrala konfirmo de kompreniteco de la informoj;
  • そうですね so: desu ne (jen kiel estas; mi opinias same): esprimo, montranta, ke la informon la aŭskultanto jam sciis;
  • そうですか so: desu ka (ĉu tiel estas?): esprimo, montranta ke la informo estis nova por la aŭskultanto;
  • 本当 honto:, 本当に hontо: ni, 本真 homma, マジ maji, 成程 naruhodo (efektive; vere; ĉu vere?);
  • kapklino.

Ajzuĉo povas ankaŭ esti io eĥeca: tiam la respondo konsistas el jam menciita de la parolanto substantivo kaj "desu ka", funkcianta kiel fina "ĉu". Post kiam la parolanto diras: "Ni intencas liveri ĉi tiun produkton dum unu jaro", la alparolato povas respondi: "Dum unu jaro, ĉu" por konfirmi sian komprenon pri la esenco de la eldiro.

Dum interparolo de japanujanoj kaj homoj, kiuj ne konas ĉi tiun trajton de la japana kulturo, povas estiĝi konfuzo kaj eĉ miskompreno. Alilandanoj povas opinii la kapklinojn kaj iujn ajzuĉojn signoj de plena konsento kun la ĵusa aserto, kvankam per tio japanoj ofte esprimas nur intereson kaj komprenon. Krome, estas rimarkite, ke ofta jesado kaj rediro, kiuj fojfoje eĉ interrompas frazon, povas kolerigi kaj ĉagreni homojn de aliaj kulturoj. Kaj male, silenta laŭ la eŭropa etiketo aŭskultado povas perpleksigi parolantajn japanojn, suspektigante ilin, ke la alparolato ne atentas la paroladon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • De Mente, Boye. (2011). Japan's Cultural Code Words : 233 Key Terms That Explain the Attitudes and Behavior of the Japanese. Rutland, Vermont: Tuttle Publishing.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Айдзути en la rusa Vikipedio.