Akademia genealogio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akademiasciencista genealogio estas provo organizi familian arbon de sciencistoj kaj kleruloj laŭ la rilatoj de disertaĵa gvidado.

Ĉi-specaj projektoj estas bone evoluigitaj por matematikistoj kaj kelkaj branĉoj de ĥemio kaj fiziko, kaj specifaj datumbankoj estas alireblaj en la interreto. Ekzemple la projekto Mathematics Genealogy Project ("Matematik-genealogia projekto") strebas retroiri ĝis la tempon de Leibniz.

Kelkokaze tamen la ligoj en tiaj datumbankoj ne estas subtenitaj per dokumentaj pruvoj kaj ili pli similas al puraj akademiaj aŭ kunlaboraj rilatoj. Aldone ne en ĉiuj universitatoj oni egale aplikas la metodologion de dizerataĵa konsilado. Ekzemple ĉe la Universitato de Cambridge oni ĝis la jaro 1919 ne postulis formalan doktoriĝan tezon, kaj tial la akademiaj genealogoj en tiuj kazoj uzas por la arbokreado taŭgan influhavan instruiston de la studento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]