Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Kosovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Kosovo
Akademia e Shkencave dhe e Arteve e Kosovës
Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Priŝtino
Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Priŝtino
tipo Nacia Akademio
celo Scienco, Arto, Edukado
fondodato 1975
sidejo Priŝtino, Kosovo
estro Hivzi Islami
dungitaro 24 regulaj kaj 11 asociaj membroj
Retejo www.ashak.org
v  d  r
Information icon.svg

La Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Kosovo (albane Akademia e Shkencave dhe e Arteve e Kosovës, latine Academia Scientiarum et Artium Kosoviensis) estas la nacia akademio de Kosovo.

Historio kaj organizo[redakti | redakti fonton]

Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Kosovo estis fondita la 20-an de decembro 1975 per decido de la Asembleo de Kosovo.[1] Ĝia unua prezidanto estis Esad Mekuli, kiu estas konsiderata kiel la patro de moderna albana poezio en Jugoslavio.[2] La akademio estas organizita en kvar fakoj. Tiuj inkluzivas la fakon de lingvistiko kaj literaturo, la fakon de sociaj sciencoj, la fakon de naturaj sciencoj kaj la fakon de artoj.[3]

Membroj[redakti | redakti fonton]

Malnova sidejo de la Akademio

La akademio havas 24 regulajn kaj 11 asociajn membrojn. La nuna prezidanto de la akademio estas Hivzi Islami, dum la vicprezidanto estas Pajazit Nushi. Isuf Krasniqi estas la ĝenerala sekretario de la akademio. La fakestroj inkluzivas Eqrem Basha, Jusuf Bajraktari, Fejzullah Krasniqi kaj Luan Mulliqi.[4] Honoraj membroj inkludas personecojn kiaj Nobel-premiitoj albana-usona Ferid Murad kaj Patrino Teresa.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kosova Academy of Sciences and Arts (albane). Kosova Academy of Sciences and Arts. Arkivita el la originalo je 23 majo 2010. Alirita 4 majo 2010.
  2. ELSIE. (2004) Historical dictionary of Kosova. Scarecrow Press, p. 118. ISBN 978-0-8108-5309-6.
  3. Global Network of Science Academies.
  4. Presidency of the Kosova Academy of Sciences and Arts (albane). Kosova Academy of Sciences and Arts. Arkivita el la originalo je 4 aprilo 2010. Alirita 4 majo 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Academy of Sciences and Arts of Kosovo en la angla Vikipedio.