Aksiomiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

AksiomikoAksiomologio estas parto de filozofio, pli precize de logiko kaj gnoseologio, kiu studas la aksiomojn. Dume aksiologio studas la valorojn ĝenerale, aksiomiko restas strikte en la logika aspekto de la aksiomoj, kiel fundamentaj elementoj de iu sistemo.

La formala aspekto de la aksiomoj apartenas al logiko (en kies kunteksto estas uzata la nomo aksiomiko), kaj rigardas la aksiomojn nur formale, kiel elementojn en la sekvo de sistemo de fluo; tio inkluzivas la metodajn aspektojn. La enhava valoro de la aksiomo estas temo de la gnoseologio; tiu ĉi demandas do pri la evidenteco, vereco kaj certeco de la aksiomoj.

En 1882 Moritz Pasch (1843-1930) komencis la aksiomigon de la geometrio. En tiu sama tasko daŭre laboris Peano, Russell, Frege kaj Hilbert. Okazis ankaŭ aksiomigo de fiziko. Tiel same aliaj sciencoj klopodas por sia aksiomiga rigoreco. Foje tiu aksiomigo konsistis nur en plibonigo de la simboligaj teknikoj.