Certeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Certeco povas esti difinita laŭ tri manieroj:

  • Perfekta scio, tute imuna kontraŭ eraroj
  • Mensa stato de manko de dubo
  • Sento de sekureco kiu permesas decidi pri praktikaj demandoj

Necerteco estas termino kiu indikas la foreston de kompleta necerteco.

Certeco en filozofio[redakti | redakti fonton]

Filozofio serĉis en antikvaj tempoj absolutan certecon. Sed la reganta opinio estis kaj estas ke ne ekzistas absoluta certeco.

La sinteno en filozofio al certeco povas esti dividita en tri skoloj:

  • Neantoj de certeco
  • Parte neante la certecon
  • Neantoj de skeptiko

Antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

Piron[redakti | redakti fonton]

Piron naskiĝis en 360 a.K. en la urbo Eliso en la duoninsulo Peloponezo en Grekio. Li aliĝis al Aleksandro la Granda en lia vojaĝo al Hindio, kaj estis imponita de la vivmaniero de la lokaj asketoj, kiujn li konsideris kiel simbolo de vivo de feliĉo, estante indiferenta al la malordoj de vivo.

La ĉefa punkto de la instruo de Piron estas, ke certeco estas neatingebla. La saĝulo detenu sin de fari juĝon pri io ajn. Li devus strebi por trankvilo anstataŭ provi kaj atingi la veron. Ĉar verŝajne ĉiuj opinioj estas malĝustaj, estas pli bone akcepti la societajn konvenciojn de la ĉitiama tempo kaj de la ĉitiea loko. Ne estas en la povo de la sensoj kaj de la intelekto havigi al ni certan scion. La sensoj distordas la aferojn, kiujn ni sensas, kaj la racio estas sklavigita al deziro. Ĉiu argumento havas kontraŭargumenton, kaj ne ekzistas absoluta vero.

La stoika skolo[redakti | redakti fonton]

Stoikismo estas greko-romia filozofia skolo, kiu ekzistis de ĉirkaŭ 300 a.K. ĝis 260 p.K. La certaj objektoj, laŭ la stoikuloj, kreas en ni fortan senton de certeco kaj konvinkas nin pri sia realeco. La potenco kaj klareco de la bildigo permesas al ni distingi inter la reala mondo kaj sonĝo aŭ iluzio. Tial la sola kriterio de certeco, estas forta sento de vero kreita ene de la konscio, tiel potenca ke la konscio ne povas nei.

La stoikuloj argumentis ke Dio estas absoluta logiko. Ĉar Dio estas logiko, oni devas konkludi, ke la mondo estas regata de racio, kio signifas du aferojn. Antaŭ ĉio ĝi signifas, ke ekzistas celo en la mondo, kaj tial, ordo, harmonio, beleco kaj plano. Due, ĉar logiko estas la absoluta leĝo, la universo estas absolute submetata al la leĝo, kaj estas regita per kaŭzo kaj efiko, kio signifas ke la mondo estas determinisma. Tial ankaŭ la homo ne estas libera, kaj tial moralo ankaŭ estas absoluta.

La morala persono, estas homo, kiu vivas laŭ logiko. La moralo mem estas simple racia ago. Decas, ke la supera intelekto regu niajn vivojn, kaj ne la memkapricon de la individuo. La sublima homo subigas sian vivon al la absoluto, al la saĝo de la tuta universo, kaj identigas sin kiel ŝraŭbo en granda maŝino.

Karneado[redakti | redakti fonton]

Karneado, estis greka filozofo de la 2-a jarcento a.K., kiu deklaris la fiaskon de metafiziko kaj serĉis malkovri racian signifon en religia kredo. Li estris la skeptikismo en greka filozofio. Li kontraŭstaris kaj batalis la opiniojn de ĉiuj filozofoj el ĉiuj frakcioj kaj fluoj, kaj esprimis siajn opiniojn en la negativa maniero, dirante ke nenio povas esti konata kun certeco. Karneado helpis al ateismo kaj opiniis ke la mondo estis kreita hazarde.

Pri la temo de moralo, Karneado malakceptis la ideon ke ekzistis ajna rilato inter la leĝoj de moralo kaj naturo. Li pensis, ke niaj ideoj pri justeco kaj leĝo ne estas derivitaj de la naturo sed estis kreitaj de homoj por servi certajn celojn. Laŭ lia opinio, ne ekzistas kaj ne estos en la manoj de la homo ia principo, per kiu li povas alveni al la studo de la vero. Tamen la homo devas vivi laŭ certaj reguloj. Ni devas esti gvidataj de tio, kio ŝajnas al ni pli proksima al la vero. Tial, kvankam nenio povas esti deklarita tute vera, ĝi povas esti kontrolita ĝis certa grado de probableco.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Algazelo[redakti | redakti fonton]

Algazelo estis profesoro pri filozofio en la 11-a jarcento. Lia libro, La nekohereco de filozofoj, markis gravan turnopunkton en islama epistemologio. Li priskribis la bezonon pruvi la validecon de primara kaŭzo, kiu ne estis antaŭita de kaŭzo. Li provis fari tion sed malsukcesis. Kiel rezulto de la malsukceso de filozofio alporti konvinkan indicon al la Kreinto, li turnis sin al la religia fido.

Tomaso de Akvino[redakti | redakti fonton]

Laŭ Tomaso de Akvino, mezepoka kristana filozofo, ekzistas absoluta certeco en logiko kaj raciaj konkludoj. En lia libro Sumo Teologia, Akvino argumentas ke teoremoj kiuj portas paradoksoj (kiel logikajn kontraŭdirojn) ne povas ekzisti en realeco. Kaj eĉ la ĉiopova ne povas krei logikajn kontraŭdirojn, ĉar kaŭ la difino de la ĉiopova, kiun li asertas, estas la kapablo plenumi ajnan agon, kiu ne havas logikan kontraŭdiron.

La Renesanco kaj la Nova Epoko[redakti | redakti fonton]

Descartes[redakti | redakti fonton]

Vidu Cogito ergo sum

Rene Descartes (Kartezio) serĉis trovi elirpunkton, kiu ne povus esti pridubita. La sama deirpunkto estas diskutita en lia libro Meditacioj (latine: Meditationes de Prima Philosophia, france: Méditations Metaphysiques). Por atingi tion, li aplikis metodon konatan kiel metodika skeptiko. Li pruvis sian ideon helpe de sonĝoj: en sonĝo ni vidas aŭ sentas aferojn, kiuj ŝajnas realaj, sed ili ne ekzistas en la realo, do ni ne povas fidi je datumoj, kiuj venas de la sensoj kaj nepre kompreni ilin kiel realaj.

Alia argumento prezentita fare de Kartezio estas la "trompanta demono". La argumento pri sonĝo ja sukcesas kontraŭdiri ĉiujn niajn empiriajn sciojn, sed ne nian racian scion, kiu havas nenion komunan kun la realo, kiun ni spertas. La argumento pri la demono igas Kartezion pridubi raciajn rimedojn de ensorbado ankaŭ, kiel ekzemple matematiko kaj logiko (tiel malkonsentante kun Tomaso de Akvino).

Kartezio venis al unu principo: mi pensas, tio estas (signifas), mi ekzistas. Laŭ Descartes, la ekzisto mem de penso mem ne devus esti pridubita, kaj la trompanta demono ne povas trompi nin en pensadon. Kaj se estas penso, tio signifas, ke estas iu, kiu pensas ĝin. De ĉi tiu kompreno Kartezio venas al pliaj konkludoj, kiel la ekzisto de Dio [mankas fonto] — kaj de tie al la ekzisto de la mondo pli-malpli tia, kia ni komprenas/konsideras ĝin post studado kaj ekzamenado.

Paskalo[redakti | redakti fonton]

Vidu La paskala veto

Blaise Pascal, 17-ajarcenta franca filozofo, verkinto de meditadoj (france Pensées), argumentas ke certeco devas esti serĉita en fido. Konscianta pri la fundamentaj limoj de scienco, li kredas ke scienco ne povas disponigi absolutan certecon. Kaj tial la absolutan veron oni devas serĉi en la religia fido. Por pruvi tiun aserton, li inventis sian argumenton konatan kiel la vetludo de Paskalo:

"Mi ne scias kie mi estas, mi ne scias kien mi iras, mi nur scias, ke el ĉi tiu mondo aŭ mi atingos neekziston aŭ en la manojn de Dio." ... "Dio aŭ ekzistas aŭ ne ekzistas! Sed al kiu flanko apogi? Logiko ne helpas nin decidi... Do pri kio ni vetu? Konsiderita profito kontraŭ perdo... Dio aŭ ekzistas aŭ ne ekzistas. Ni rigardu ambaŭ eblojn - se vi gajnas, vi gajnas ĉion, se vi perdas, vi perdas nenion. Tiale vetu ke ĝi ekzistas, senhezite."

19-a kaj 20-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

George Edward Moore[redakti | redakti fonton]

En lia 1925 artikolo A Defense of Common Sense George Edward Moore polemikas kontraŭ skeptiko pri la ekstera mondo, argumentante ke ekzistas neniuj sufiĉe bonaj kialoj por akcepti la metafizikajn supozojn de skeptikuloj kaj ke ili havas pli da senco ol kialoj por akcepti ordinaran racion, kaj la scio pri la mondo kiun skeptikuloj devos nei. Alivorte, li pretas kredi pli al tio, ke li havas manon, ol kredi la bazajn supozojn de stranga argumento en universitata prelego.

Nesurprize, tiuj kiuj emis al skeptiko ofte trovis la metodon de Moore nesufiĉe konvinka argumento. Moore, aliflanke, defendis siajn argumentojn kun rimarkinde simpla argumento ke skeptikaj argumentoj postulas "filozofian intuicion" kiun ni havas multe malpli da kialoj por akcepti ol por akcepti ordinaran prudencon anstataŭ ĝin.

Ludwig Wittgenstein[redakti | redakti fonton]

Bemerkungen über die Grundlagen der Mathematik (Rimarkoj pri la fundamentoj de matematiko) estas serio de notoj verkitaj de la filozofo Ludwig Wittgenstein baldaŭ antaŭ lia morto. Wittgenstein, sub la influo de Moore, argumentas ke ĉiu dubo estas senchava sole ene de la kadro de la supozoj kiuj kreis ĝin. Tial ĉia formo de ekstrema skeptiko estu malakceptita, ĉar ĝi kreas kontraŭdiron ene de la sistemo, kiu ebligas ĝin formuli.

Niveloj de certeco[redakti | redakti fonton]

La germana filozofo Rudolf Karnap konsideris certecon kiel karakterizaĵo de psikologia stato (nivelo de certeco) kiam li asertis ke la grado de certeco povus esti objektive mezurita. Statistika analizo ebligas scii la nivelon de certeco de la kredo de homo kiel subjektiva psikologia fenomeno.

Tribunala juĝproceso[redakti | redakti fonton]

Vidu Ŝarĝo de pruvo

En tribunalo necesas sufiĉa nivelo de certeco por decidi la kazon. Jura certeco, kontraste al filozofia certeco, ne traktas la demandon de absoluta certeco, sed kun praktika certeco, tio estas, tiu kiu sufiĉas por agi, kaj en tiu ĉi kunteksto verdikti.

En civila juro, la tribunalo uzas la kriterion de "ekvilibro de probablecoj" por regi la juĝproceso. Tio estas, la juĝanto, kiu gajnas la proceson, estas tiu, kiu konvinkos la tribunalon, ke la ĝusteco de lia versio estas pli verŝajna ol tiu de sia kontraŭulo. Alivorte, la tribunalo preferos ĉe la fino de la proceso la version, kies probableco de ĝusteco estas pli ol 50%.

En puna juro pli alta normo de certeco estas praktikita, nomita "preter racia dubo". Ĉi tio estas unika normo, kaj pli strikta ol la normo uzata en civila juro. Unu el la kialoj ofte cititaj en la jurisprudenco por tiu strikta kriterio estas ke "estas pli bone ke cent kulpuloj estu malkondamnitaj ol ke unu senkulpa persono estu kondamnita, kun akceptebla dubo kiu nestas en la koro de la tribunalo."

Scienco[redakti | redakti fonton]

Certeco en scienco estas objektiva observado, kiu povas esti kontrolita. Tio estas en kontraste al teorio, kiu estas klarigo aŭ interpreto de la faktoj.

Religiaj kredoj kaj fido[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]