Saltu al enhavo

Meditadoj pri Unua Filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meditationes de prima philosophia
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro René Descartes
Lingvoj
Lingvo Nov-Latino
Eldonado
Eldondato 1641
Ĝenro filozofio
vdr

Meditadoj pri Unua Filozofio, aŭ mallongaj Meditadoj (latine: Meditationes de Prima Philosophia, france: Méditations Metaphysiques), estas filozofia eseo de René Descartes (Kartezio). Ĝi estas konsiderita la plej grava verko de Kartezio, kaj la malfermo de la epoko de la moderna filozofio.

En ĉi tiu eseo, Kartezio provas pruvi la ekziston de Dio kaj la supervivon de la animo, kaj tial la plena titolo estas: "Meditadoj pri la Unua Filozofio en kiu la realeco de Dio kaj la fakta diferenco inter la homa animo kaj lia korpo estas pruvita." La verko estis publikigita por la unua fojo en 1641 en la latina, kune kun ses aroj de obĵetoj fare de filozofoj de la tempo kaj liaj respondoj al ili. La dua eldono aperis jaron poste (en 1642), kun sepa aro de demandoj kaj respondoj (nomata Malkonsentoj Kontraŭ la Meditadoj kaj Respondoj). En 1647, franca traduko de la verko estis publikigita, kies traduko estis aprobita fare de li.

Strukturo

[redakti | redakti fonton]

La Meditadoj estas verkitaj en la unua persono, kiel speco de aŭtobiografio, kiam la parolanto estas Kartezio mem. Estas supozite ke la celo de Kartezio en tio estas prezenti lian filozofion kiel personan sperton kiun li ofertas al la leganto. Dum la filozofio kiu antaŭis Kartezion estis destinita nur por edukita kaj elitisma legantaro, Kartezio eble provas montri, ke lia filozofio estas por ĉiuj, kaj iu ajn povas trapasi la procezon pere de lia rezonado, kiun li faris. Tial la libro estis tradukita en la francan dum lia vivo, kaj aprobita de li. La libro malfermiĝas per letero al la teologia fako en Parizo, en kiu Kartezio provas klarigi ke ekzistas neniu herezo en Dio en liaj skribaĵoj, sed kontraŭe, tiu libro povas restarigi kredon al la skeptikuloj. Opinioj malsamas pri la motivoj de Kartezio por skribi ĉi tiun leteron, sed multaj konsentas ke li skribis ĝin por ne riski konflikton kun la Inkvizicio.

Ŝlosilmovoj

[redakti | redakti fonton]

Kartezio malfermas la unuan ĉapitron de Meditadoj asertante ke li lernis ke kelkaj opinioj kiujn li tenis en la pasinteco montriĝis esti malĝustaj. Tio kaŭzis al li krizon en lia kapablo distingi inter vero kaj mensogo. Tial Kartezio volas komenci skeptikan movon, kaj dubi pri ĉio, kio eblas, ĝis li atingos ion, kio ne estas dubebla, kaj ĉi tio estos la vero, el kiu li povos rekonstrui sian strukturon de scio. La movo estas laŭpaŝa, tiam kiam la dubo pli kaj pli kreskas. Kiam Kartezio alvenas al certeco, li komencas la konstruadon de la nova scio, pri kio oni ne povas dubi. Ĉi tio estas ekzemplo de Kartezio serĉanta evoluigi novan metodon por la ideo mem de scio.

Eraroj de la sensoj, la argumento pri sonĝo

[redakti | redakti fonton]

Laŭ Kartezio, aĵoj perceptitaj de malproksime per la sensoj (kiel ekzemple birdo vidita tra fenestro) povas esti eraraj kaj erarigaj. Tial, la informoj venantaj pere de la sensoj de malproksimo estas dubindaj kaj devas esti dubitaj. Tamen, ne estas tendenco erari pri aferojn kiuj estas proksimaj al la sensoj, kiel la nombro da fingroj sur mano, kaj tial tiuj ne estas dubindaj kaj ne devus esti dubitaj. Tamen, Kartezio "rememoras" ke kiam li sonĝas, liaj proksimaj sensoj ankaŭ trompas lin, kaj li povas erari kaj pensi, ekzemple, ke li estas papilio. Li ne havas kriterion por distingi inter la sonĝo kaj la realo, kaj tial ĉiuj sensoj estas dubindaj kaj devas esti dubitaj.

La Argumento pri la Trompanta Dio kaj la Argumento pri la Trompanta Demono

[redakti | redakti fonton]

Kvankam la sonĝo estas mensogo, la bazaj elementoj de la sonĝo ankaŭ estas veraj en realeco. La koloroj kiuj konsistigas la sonĝon ankaŭ estas veraj pri la reala mondo, kaj ne estas malveraj. Ankaŭ simplaj veroj, kiel la fakto, ke kvadrato havas kvar laterojn, estas nepre veraj kaj ne gravas ĉu ĝi estas sonĝo aŭ realo. Tial ĉi tiu movo ne kaŭzas ajnan dubon pri la ŝablono de la materialo, ĝia disvastiĝo, nombro, grandeco, kvanto ktp.

Tial Kartezio proponas la hipotezon de la trompanta Dio. Se Dio estas ĉiopova, tiam eblas al li malpravigi nin pri simplaj faktoj kiel la fakto, ke la kvadrato havas kvar laterojn. Tamen, Dio estas senfina bono (laŭ la vidpunkto komuna de la historia tempo de la aŭtoro, la signifo de la vorto Dio inkluzivas ankaŭ absolutan senfinecon, senliman bonon, esti ĉiopova ktp., evoluo de tiu ĉi vidpunkto videblas en la ontologia pruvo kiu sekvas), kaj tial estas malsaĝe supozi, ke li trompus nin. Tamen oni ne povas nei, ke Dio permesis al ni erari en la pasinteco rilate al aliaj aferoj, kaj tial eblas ke li permesas al ni erari eĉ pri tiaj simplaj kaj evidentaj aferoj.

Eble por rafini la argumenton, malfacile digesteblan, Kartezio aldonas la hipotezon de la trompanta demono, aŭ la malbona anĝelo. Eblas, ke ekzistas trompanta kaj potenca demono, kiu igas nin malpravi en ĉio, kion ni pensas, ĉar li estas demono kaj ne dio, li faras tion intence kaj pro malico.

La Certeco

[redakti | redakti fonton]

Multaj faras la eraron pensi, ke la esprimo Mi pensas, do mi ekzistas (latine, cogito ergo sum) devenas de ĉi tiu verko, sed fakte ĝi devenas de la antaŭa verko de Kartezio, la Diskurso pri la Metodo. Tamen, ĉi tio ja estas la certeco, kiun Kartezio atingas helpe de skeptikismo. Ne gravas per kiaj eraroj ĉiopovaj estuloj provos trompi min, ankoraŭ estas Subjekto, kiu estas mi, kiu estas trompita. Ĉiam kiam mi havas mensan enhavon, veran aŭ malveran, tiu signifas ke mi pensas ĝin, do ekzistas pensanta estaĵo. Tial, se mi pensas, mi ekzistas.

La pruvoj pri la ekzisto de Dio

[redakti | redakti fonton]

Kartezio logike prezentas tri pruvojn por la ekzisto de Dio:

La antropologia pruvo

[redakti | redakti fonton]

La fakto estas ke mi estas dubiganta estaĵo. Tial, eĉ mi konscias, ke mi ne scias ĉion. Do mi estas neperfekta estaĵo. Ĉar mi perceptas min kiel neperfektan estaĵon, tio signifas, ke en mia menso estas koncepto de neperfekteco, kaj tial necesas, ke mi havu ankaŭ ian koncepton de perfekteco. Mi ne povas esti la fonto de ĉi tiu koncepto, ĉar mi estas neperfekta estaĵo. La neperfekto ne povas krei la tuton, ĉar la kaŭzo ĉiam estas pli perfekta ol ĝia efiko. Tiel ekzistas pli perfekta estaĵo, kaj tio estas Dio.

La kosmologia pruvo

[redakti | redakti fonton]

Se mi ekzistas, kaj mi ekzistas ĉar mi pensas, devas esti kialo por mia ekzisto. Mi ne povas esti la kaŭzo de mia ekzisto, ĉar se mi estus la kaŭzo de mia ekzisto nenio mankus al mi. Se mi povus krei min, mi donus al mi ĉiujn perfektaĵojn, pri kiuj mi havas la koncepton. Eĉ se mi ĉiam ekzistis, devas ankoraŭ esti kialo por mia ekzisto, ĉar la tempo estas dividita en unuojn, kaj tial mi devas klarigi la kialon de mia ekzisto en ĉi tiu momento. Se mi estis kreita de io neperfekta, kiu ne estas Dio, kiel de miaj gepatroj, mi devas klarigi la kialon de ilia ekzisto, kaj sekve la kialon de ekzisto de ilia ekzisto ĝis la punkto de senfina regreso. Por fini la regreson, oni devas konfesi, ke ĉe la fino de la ĉeno estas io tute perfekta, ĝi estas Dio, kiu estas tiel perfekta, ke li estas ankaŭ la kaŭzo de si mem, kaj la kaŭzo de kaŭzoj.

Ekzisto ne estas interna propraĵo de io ajn alia ol Dio. Ene de la koncepto de Dio estas ankaŭ esence inkluzivita la koncepto de ekzisto, kaj tial diri ke Dio ne ekzistas estas logika kontraŭdiro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]