Akva solvaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akva solvaĵo estas solvaĵo en kiu la solvanto estas akvo. Oni kutime montris ĝin en kemiaj ekvacioj aldonante (aq) al la koncerna formulo. Ekzemple, oni reprezantus solvaĵon de ordinara tablosalo, aŭ natria klorido (NaCl), en akvo kiel NaCl(aq). Ĉar akvo estas bonega solvanto kaj ankaŭ nature abunda, ĝi estas ĉiea solvanto en kemio.

Substancoj kiuj estas hidrofobaj ("akvo-neafinaj") ofte ne dissolviĝas bone en akvo dum tiuj kiuj estas hidrofilaj ("akvoafinaj") faras. Ekzemplo de hidrofila substanco estas natria klorido. Acidoj kaj bazoj estas akvaj solvaĵoj, kiel parto de siaj difinoj de Arrhenius.

Ĉu la substanco povas egali aŭ superi la fortajn allogajn fortojn kiujn akvaj molekuloj generas inter si determinas la kapablon de substanco dissolviĝi en akvo. Se al la substanco mankas la kapablo dissolviĝi en akvo la molekuloj formas precipitaĵon.