Akva ciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvocirkulado.

Je Akvocirkulado oni komprenas la transporton kaj la tenadon de akvo globalskale kaj regionskale. Dum sia cirkulado la akvo plurfoje ŝanĝas sian staton inter likva, solida kaj gasa fazoj. Ĝi trakuras la unuopajn sferojn, nome la hidrosferon, litosferon, biosferon kaj atmosferon de la tero. La cirkulado de la akvo okazas plejparte inter maro kaj firmtero. En la akvocirkulado neniom da akvo perdiĝas, ĝi nur ŝanĝas sian fazostaton.

Vidu ankaŭ