Akvokastelo Kapellendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La akvokastelo.

La Akvokastelo Kapellendorf (germane: Wasserburg Kapellendorf), situante 40 km for de la turingia ĉefurbo en la komunumo de Kapellendorf, estas parto de la Urba muzeo de Erfurto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ene de la komplekson ĉirkaŭata de larĝa akvofoso bone videblas la burgokerno kun la restoj de malnova belfrido. El erfurtaj tempoj datumas la kuirejo kun pontoforma fumellasejo. La plej granda parto estas la palaco - aŭ: Kemenate (kamenejo) -, kvarangulaĵo el ŝtono kun kruta tegmento kaj etaj fenestroj kiuj atestas uzon loĝejan. Kune kun ĝi estiĝis je la fino de la 14-a jc la ĉirkaŭfortikaĵo (pordegoturo, prizona turo, duonrondaj turoj, defendkoridoroj, eksteraj muroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio ĝis la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La muregoj gastigas muzeeton kie oni informatas pri la rilatoj inter la iama Regna feŭdo Kapellendorf kaj Erfurto. La mezepoka grandurbo Erfurto, komencinte en 1269 per Stotternheim, strebis pligrandigi sian influon kamparan. Ties fundamento estis la burgoj, kiujn oni aĉetis de nobeloj; inter ili elstaras la akvokastelo Kapellendorf. La en 1348 fare de la grafo de Kirchberg vendita komplekso havis eminentan trategian gravecon kiel orienta antaŭposteno proksime de la strato inter Weimar kaj Jena. Sekve ĝi konsideritis kiel perlo de la landaj posedaĵoj, kiu - estanta imperiestra feŭdo - konfirmis la statuson de Erfurto kiel kvazaŭa regna urbo! La urba konsilantaro estis invitita partopreni eĉ kunvenojn de la Regna parlamento (Reichstage) kvankam oficiale oni neniam dubigis la apartenon al la ĉefepiskopujo de Mainz.

Same la kastelo ankaŭ dokumentas la malkulminigon de mezepoka floro. En 1508 oni garantie donis ĝin al la Wettin-oj pro financaj kialoj kaj ne eblis repreni ĝin ĝis la jura perdo de aŭtonomio kontraŭ Mainz (1664). En 1806 uzis ĝin la prusa ĉefkomandantaro. Post turbulenta historio la komplekso iĝis ruino dum la 1920-aj jaroj, kio igis erfurtanojn kun historia sento savi la tuton. En 1930 la Geschichtsverein sukcesis persvadi la urbon de Erfurto aĉeti la burgeton. Ĝis la Dua mondmilito venis jaroj de nova vivo: ŝanĝiĝis la jam forlasita bieno al ŝatata ekskursocelo kun muzeo kaj gastejo. La historia societo - kun Johannes Biereye kiel ĉefa instiganto - kolektis pli ol 800.000 markoj i.a. per la vendado de bildkartoj kaj instalon de loterio.

La kuirejo.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Estante nuntempe parto de la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj la rilatoj al Erfurto restis tamen. Kuratorino Marie Petermann agas eĉ surloke, deĵorante por la erfurta urbomuzeo. Inaŭguritis en 2011 ekspozicio daŭra kun la titolo Belagerungen und Rückzugsgefechte - Erfurt und seine Burg, kie bonege oni informatas pri la historiaj koneksoj kun Erfurto. Tion evidentigas ankaŭ la iama uzo de la erfurta blazono por Kapellendorf.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Kühnlenz, Paul Meßner: Tourist Stadtführer. Weimar, VEB Tourist Verlag Berlin/Leipzig, 3-a eldono 1988, p. 122-123.
  • Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 49 (2011), Schwerpunktthema Wasserburg Kapellendorf.
  • Enno Bünz: Adelsburg – Raubnest – Amtssitz. Die Wasserburg Kapellendorf in der mittelalterlichen Geschichte Thüringens. En: Jahrbuch der Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten. 4, 2000, ISSN 1614-3809, p. 39–50.
  • Karl Moszner: Wasserburg Kapellendorf (= Kleiner Kunstführer. Vol. 2387). Schnell und Steiner, Regensburg 2002, ISBN 3-7954-6213-4.
  • Helge Wittmann: Zur Frühgeschichte der Kirche von Kapellendorf. En: Helge Wittmann (eld.) Die Kirche von Kapellendorf. Studien zu Geschichte und Architektur einer ländlichen Pfarr- und Klosterkirche. Michael Imhof Verlag, Petersberg 2003, ISBN 3-937251-12-X, p. 10–27.
  • Wolfgang Hartmann: Vom Main zur Burg Trifels vom Kloster Hirsau zum Naumburger Dom. Auf hochmittelalterlichen Spuren des fränkischen Adelsgeschlechts der Reginbodonen (= Veröffentlichungen des Geschichts- und Kunstvereins Aschaffenburg, vol. 52). Aschaffenburg 2004, ISBN 3-87965-098-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]