Akvujo (terkulturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En terkulturo, akvujo estas konstruaĵo de stokado de akvo, dumvintre plenigita per la pumpado de la grundakvo.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La akvujo estas terlaborita, kavigita, hermitikigita konstruaĵo, konstituita de kavo kovrita de hermetika filmo. Ĝia volumeno estas plejofte proksimume 200 000 m³ vasta. Ĝi estas plenigita vintre per pumpado de la grundakvo, tio kio malsamigas ĝin de la monteta akvobaraĵo, kiu estas plenigita per la surfaca akvo, en dekliva tereno. La akvujo ebligas transloki la elprenadojn de la grundakvo el somero al vintro kaj ebligas pluan stokadon de akvo.

Debatoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kontraŭuloj de akvujoj, ĉi-tiuj stokejoj estas longtempe malefikaj (granda kvanto da akvo estas perdita pro vaporigo) kaj ili malbone influas la ĉirkaŭajn ekosistemojn, profite al intensa agrikulturo, irigaciita kaj ĝenerale unukultiva[1]. Pluraj kontraŭaj asocioj kreiĝis, kaj manifestacioj organiziĝas tie, kie tiaj projektoj estas proponitaj. Sciencistoj kaj NROj proponas alternativojn bazitajn sur la renovigo de la grundojn kaj de la heĝkamparojn, kaj sur la uzado de subspecioj bezonantaj malpli da akvo kaj pli rezistemaj kontraŭ senpluvecoj kaj sekego.

Referencoj[redakti | redakti fonton]