Al-Kunajtira
Al-Kunajtira | |
urbo | |
La detruita urbo Al-Kunajtira, en kiu nun vivas nur malmultaj familioj
| |
Oficiala nomo: arabe القنيطرة | |
Ŝtato | Sirio |
---|---|
Gubernio | gubernio Al-Kunajtira |
Distrikto | distrikto Al-Kunajtira |
Situo | Al-Kunajtira |
- koordinatoj | 33° 7′ 25″ N 35° 49′ 30″ O / 33.12361 °N, 35.82500 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- situo | 985 m |
Horzono | UTC+2 |
Situo de la urbo en Sirio
| |
Vikimedia Komunejo: Quneitra | |
Retpaĝo: www | |
Al-Kunajtira (arabe القنيطرة, latinliterigo laŭ DMG al-Qunaiṭira, ankaŭ latinliterigata Qunaitra, Quneitra aŭ Kuneitra) estas urbo sur la Golanaj Altaĵoj en Sirio. La urbo teorie estas la administra centro de la siria gubernio Al-Kunajtira, sed kadre de la sestaga milito de 1967 kaj pli poste plue kadre de la milito de Jom Kippur la armeo de Israelo komplete detruis la urbon. Ekde la jaro 1981 la israela registaro deklaris esti anektinta la gubernian teritorion - kvankam la Unuiĝintaj Nacioj sekvarjare deklaris tiun anekton nevalida. La urbaj ruinoj situas en alteco de 985 metroj super la marnivelo.