Distrikto Al Murgub

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 32° 39′ 0″ N 16° 16′ 0″ O / 32.65000 °N, 16.26667 °O / 32.65000; 16.26667 (mapo)

Distrikto Al Murgub
المرقب

district of Libya
Bazaj informoj
Ĉefurbo Al Ĥums
Loĝantaro 432 202 (stato de 2006)
ISO-kodo LY-MB
vdr

Al Murgub, arabe المرقب, latinliterigo laŭ DMG al-Murqub, estas distrikto de Libio, en la nordokcidento de la lando. La teritorio estas parto de la historia regiono Tripolio. La distrikta ĉefurbo estas la urbo Al Ĥums. Grava urbo estas Msallata (55.000 loĝantoj).

Geografio

Norde la distrikto limas al la Mediteranea Maro, kaj enlande ĝi limas al la sekvaj tri libiaj distriktoj:

Administra historio

distrikta areo antaŭ 2007

Kadre de la libia administra reformo de 2007 la najbara distrikto Tarhuna Ŭa Msallata estis integrigita en la teritorion. Ĝis tiam en la malnova, pli malgranda distrikto laŭ la stato de la jaro 2003 vivis 328 292 loĝantoj (stato de 2003) sur areo de sume 3 000 km².