Distrikto Al Kufra
Koordinatoj: 24° 0′ 0″ N 23° 0′ 0″ O / 24.00000 °N, 23.00000 °O (mapo)
Distrikto Al Kufra الكفرة
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Al Ĝaŭf |
Loĝantaro | 50 104 (stato de 2006) |
ISO-kodo | LY-KF |
Al Kufra, arabe الكفرة, latinliterigo laŭ DMG al-Kufra, estas distrikto de Libio, en la sudoriento de la lando. La distrikta ĉefurbo estas Al Ĝaŭf (Al Jawf) en la teritorio de la Kufra-oazoj. Proksime de la distrikta ĉefurbo situas granda naftorafinejo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
En la tuta distrikta teritorio en la jaro 2003 vivis 51 433 loĝantoj sur areo de tiutempe sume 483 510 km². Kadre de la administra reformo de 2006 norda strio doniĝis al la najbara distrikto Al Ŭahat.
Nuntempe la distrikto havas la sekvajn limojn al aliaj libiaj distriktoj:
Oriente la distrikto havas limon al Egiptio, en la sudoriento al Sudano kaj en la sudo al Ĉado.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija