Al otro lado del túnel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al otro lado del túnel
filmo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1994
Ĝenro filma dramo
Kameraado Teo Escamilla
Reĝisoro(j) Jaime de Armiñán
Rolantoj Fernando Rey • Rafael Alonso • Luis Barbero • Amparo Baró • Gonzalo Vega • Maribel Verdú
IMDb
vdr

Al otro lado del túnel (Transtunele) estas hispana drama filmo de 1994 reĝisorita de Jaime de Armiñán kun ĉefaktoroj Gonzalo Vega, Fernando Rey kaj Maribel Verdú.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Miguel kaj Aurelio estas du scenaristoj tre diferencaj inter si: la unua estas pli aĝa kaj malafabla, dum la dua estas pli juna kaj pli vivosana. Sed ambaŭ suferas komune manko de inspiro por finigi la scenaron de romantika filmo kun agado okazanta en la 19-a jarcento en Skotlando. La produktora kompanio sendas ilin ioman tempon al monaĥejo de aragona vilaĝeto, meze de Pireneoj, cele al atingo de la kompletigo de la komisio. Tie ambaŭ verkistoj ekkonas la lokanojn kaj speciale la lokan panvendistinon Mariana, brila junulino kaj fizike kaj mense. Ili, ne konstatinte tion, faras ŝin protagonista de la historio kiun ili mem verkas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Maribel Verdú kiel Mariana
  • Fernando Rey kiel Miguel.
  • Gonzalo Vega kiel Aurelio.
  • Amparo Baró kiel Rosa.
  • Rafael Alonso kiel frato Benito.
  • Luis Barbero kiel Abato.
  • Jorge Calvo kiel frato Felicísimo.
  • Gabriel Latorre kiel frato Ventura.
  • Susi Sánchez kiel Marisa.
  • Pedro Álvarez-Ossorio kiel frato Sinesio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Al otro lado del túnel en la hispana Vikipedio.