Rafael Alonso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Alonso
Persona informo
Naskonomo Rafael Alonso Ochoa
Naskiĝo 5-an de julio 1920 (1920-07-05)
en Madrido
Morto 24-an de oktobro 1998 (1998-10-24) (78-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1951– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rafael ALONSO Ochoa (Madrido, 5a de julio 1920 - 24a de oktobro 1998) estis hispana aktoro.

Ŝi ricevis en 1998 la Honoran Goya-premion.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En kino li debutis en 1951 per la filmo Esa pareja feliz, de Juan Antonio Bardem, kion sekvis multaj duarangaj roloj en ĉirkaŭ 120 filmoj. Inter ili menciendas, El baile kaj Mi calle, ambaŭ de Edgar Neville; Bienvenido, Mister Marshall, de Luis García Berlanga; Cómicos, de Bardem; La chica del trébol, de Sergio Grieco; Tormento, de Pedro Olea; La escopeta nacional, de Berlanga; La colmena, de Mario Camus; Dragon Rapide, de Jaime Camino; Amanece, que no es poco, de José Luis Cuerda; Las cosas del querer, de Jaime Chávarri; Todos a la cárcel, de Berlanga kaj El abuelo, de José Luis Garci, kiun ŝi faris malmultajn monatojn antaŭ sia morto.

Lia debuto en teatro okazis per La vida es sueño de Calderón de la Barca, kaj poste li adaptiĝis al plej diversaj roloj, jen dramaj jen komediaj. Inter teatraĵoj elstaras jenaj: En la ardiente oscuridad (1950) de Antonio Buero Vallejo, Vidas privadas (1950) de Noël Coward, Don Juan Tenorio (1951), de José Zorrilla, El baile (1952), Veinte añitos (1954) kaj Alta fidelidad (1957) ĉiuj tri de Edgar Neville, La otra orilla (1954) de José López Rubio, La vida privada de mamá (1956) de Víctor Ruiz Iriarte, La malquerida (1957), de Jacinto Benavente, Tránsito de madrugada (1958) de Santiago Moncada, A media luz los tres (1953), La canasta (1955), Mi adorado Juan (1956) kaj Las entretenidas (1963), ĉiuj kvar de Miguel Mihura, La extraña pareja (1970) de Neil Simon, Cosas de papá y mamá (1971), Nada de Hombres, de Francoise Dorín (1978), Compañero te doy (1978) kaj Los misterios de la carne (1980), ambaŭ de Juan José Alonso Millán, El jardín de los cerezos (1986) de Anton Ĉeĥov, Hamlet (1989) de William Shakespeare kaj La Orestíada (1990), de Eskilo en la Internacia Festivalo de Klasika Teatro de Mérida.

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Hostal Royal Manzanares (1996-1998), kiel Paciano.
  • Villarriba y Villabajo (1994)
  • Compuesta y sin novio (1994), kiel León Ventosa.
  • Una gloria nacional (1993)
  • El Quijote de Miguel de Cervantes (1991)
  • La forja de un rebelde (1990)
  • El olivar de Atocha (1988)
  • Media naranja (1986)
    • Al escondite inglés (19a de marto 1986)
    • Luis quiere ser un hombre (23a de aprilo 1986)
    • El novio de mamá (12a de majo 1986)
  • Proceso a Mariana Pineda' (1984)
  • Lecciones de tocador (1983)
  • Los gozos y las sombras (1982), kiel Don Baldomero.
  • El español y los siete pecados capitales (1980)
  • Que usted lo mate bien
    • El triángulo (6a de februaro 1979)
    • Las cenizas (24a de aprilo 1979)
  • Telecomedia
    • Los celos (30a de januaro 1979)
  • Estudio 1
    • El baile (4a de decembro 1970)
    • Con la vida del otro (4a de junio 1971)
    • La otra orilla (27a de oktobro 1972)
    • Doce hombres sin piedad (16a de marto 1973)
    • Papá se enfada por todo (10a de aŭgusto 1973)
    • ¿Quiere usted jugar con mí? (23a de novembro 1980)
  • Confidencias
    • La casa de Don Eugenio (30a de majo 1965)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Alonso en la hispana Vikipedio.