El abuelo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El abuelo
filmo
Originala titolo El abuelo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1998
Ĝenro melodrama, filma dramo
Kameraado Raúl Pérez Cubero
Reĝisoro(j) José Luis Garci
Produktisto(j) José Luis Garci
Scenaro José Luis Garci • Horacio Valcárcel
Filmita en Madrido
Muziko de Manuel Balboa Rodríguez
Rolantoj Fernando Fernán Gómez • Agustín González • Cayetana Guillén Cuervo • Rafael Alonso • Fernando Guillén • Francisco Algora • Antonio Valero • María Adánez • Silvia Abascal • Emma Cohen • José Luis Merino • Francisco Piquer Chanza • Félix Acaso • Selica Torcal
Honorigoj Goya Award for Best Actor • Q21768390 • Medal of the Circle of Cinematographic Writers for the best actress
IMDb
vdr

El abuelo (La avo, 1998) estas hispana filmo reĝisorita de José Luis Garci, protagonistigita de Fernando Fernán Gómez kaj kandidata al Oskar-premio. Temas pri la kvara kinadaptaĵo de la samnoma romano de Benito Pérez Galdós. La antaŭa premieris en 1972 laŭ la titolo La duda (La dubo), reĝisorita de Rafael Gil kaj protagonistigita de Fernando Rey. La filmo estis ege sukcesa. La projekto iĝis dekomence serieto por televido, kaj la filmo estis derivita muntaĵo, pli mallonga por kinejoj. La serio estis premierita en 2001.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Don Rodrigo de Arista, nobela hidalgo el Asturio revenas el Ameriko, precize el Peruo. Lia ekonomia situacio estas tre malbona kaj li estis ankaŭ tre maljuna; sed li ankoraŭ kuraĝas kaj baraktas por ke oni respektu lian auperan statuson. Akompanas lin samaĝa amiko, eks-instruisto kaj ĉasemulo. Don Rodrigo malkovras, ke unu el liaj du nepinoj estas ekstergeedza, rezulto de amafero inter lia bofilino kaj artisto. Kvankam li ege bone rilatas kun siaj nepinoj, scivolemas pri kiuj el ili certe ne estas lia vere biologia nepino kaj tiel vera heredantino de la nobela titolo. La bofilino retenas la sekreton kaj tio rezultas en plia konflikto, ĉar ŝi deziras, ke la avo amas ambaŭ same kaj senprefere.

Dua intrigero temas pri klopodoj de lia etoso por enfermigi la avon en monaĥejon pro lia maljuneco, kontraŭ kio li baraktas kuraĝe kaj venkas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Fernando Fernán Gómez ... Don Rodrigo de Arista Potestad
  • Rafael Alonso ... Don Pío Coronado
  • Cayetana Guillén Cuervo ... Doña Lucrecia Richmond
  • Agustín González ... Senén Corchado
  • Cristina Cruz ... Dolly
  • Alicia Rozas ... Nelly
  • Fernando Guillén ... Urbestro de Jerusa
  • Francisco Piquer ... Prioro de Zaratay
  • María Massip ... Gregoria
  • José Caride ... Venancio
  • Francisco Algora ... Don Carmelo
  • Emma Cohen ... Vicenta, la urbestredzino

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diccionario de series españolas de televisión. Luis Miguel Carmona. p. 41. ISBN 978-84-96613-37-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]