Rafael Gil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Gil
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1913 (1913-05-22)
en Madrido
Morto 10-an de septembro 1986 (1986-09-10) (73-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoĵurnalisto
vdr

Rafael GIL Álvarez (Madrido, 22-a de majo 1913 - Madrido, 10a de julio 1986) estis hispana kin-reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris en 1931 kiel kinkritikisto, en la ĵurnalo ABC kaj aliaj specializitaj gazetoj kiel Popular Film kaj Films Selectos. Dum la Hispana Enlanda Milito li faris kelkajn dokumentajn filmojn por la respublika flanko. Dum la milito, lia kolego Antonio del Amo savis la vivon de Rafael Gil, kiam li estis mortpafota fare de maldekstruloj. Post la venko de Franco, Del Amo estis arestita kaj mortokondamnita, kaj tiuokaze estis Rafael Gil kiu intervenis kaj savis lian vivon.

Post la milito li eklaboris por la valencia produktora kompanio CIFESA, kaj reĝisoris sian unuan filmon en 1941: nome El hombre que se quiso matar, adaptaĵo de verko de Wenceslao Fernández Flórez, protagonistigita de Antonio Casal. Lia unua granda sukceso estis Eloísa está debajo de un almendro, bazita sur la samnoma teatraĵo de Enrique Jardiel Poncela, produktorita ankaŭ de CIFESA.

Li karieris dum pli ol kvardek jaroj kiel reĝisoro, faris 68 filmojn, kaj funckiis ankaŭ kiel scenaristo kaj produktoro. El la 1940-aj ĝis la 1960-aj jaroj li faris kelkajn sukcesajn melodramojn kaj adaptis grandan kvanton de literaturaj veekoj de klasikaj hispanaj verkistoj kiel Galdós, Lope de Vega, Wenceslao Fernández Flórez, Enrique Jardiel Poncela, Blasco Ibáñez kaj aliaj, li kultivis ankaŭ la historian kaj religian kinojn. En la lastaj jaroj de sia kariero, dum la 1980-aj jaroj, li faris kelkajn adaptaĵojn de la frankisma verkisto Fernando Vizcaíno Casas.

Reĝisoritaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Flechas, 1939
  • El hombre que se quiso matar, 1942
  • Huella de luz, 1942 (ankaŭ scenaristo)
  • Viaje sin destino, 1942 (ankaŭ scenaristo)
  • Eloísa está debajo de un almendro, 1943 (ankaŭ scenaristo)
  • Lecciones de buen amor, 1944
  • El clavo, 1944 (ankaŭ scenaristo)
  • El fantasma y Doña Juanita, 1944 (ankaŭ scenaristo)
  • Tierra sedienta, 1945
  • La pródiga, 1946 (ankaŭ scenaristo)
  • Reina santa, 1947 (ankaŭ scenaristo)
  • La fe, 1947 (ankaŭ scenaristo)
  • Don Quijote de la Mancha, 1947 (ankaŭ scenaristo)
  • La calle sin sol, 1948
  • Mare nostrum, 1948
  • Una mujer cualquiera, 1949
  • Aventuras de Juan Lucas, 1949
  • Teatro Apolo, 1950 (ankaŭ scenaristo)
  • La noche del sábado, 1950
  • La señora de Fátima, 1951
  • El gran Galeoto, 1951
  • Sor intrépida, 1952
  • De Madrid al cielo, 1952
  • La guerra de Dios, 1953
  • El beso de Judas, 1954
  • Murió hace quince años, 1954
  • El canto del gallo, 1955
  • La otra vida del capitán Contreras, 1955 (ankaŭ scenaristo)
  • La gran mentira, 1956
  • Un traje blanco, 1956
  • ¡Viva lo imposible!, 1958
  • Camarote de lujo, 1958 (ankaŭ scenaristo)
  • La Casa de la Troya, 1959
  • El Litri y su sombra, 1960
  • Siega verde, 1960 (ankaŭ scenaristo)
  • Cariño mío, 1961 (ankaŭ scenaristo)
  • Tú y yo somos tres, 1962 (ankaŭ scenaristo)
  • La Reina del Chantecler, 1962
  • Rogelia, 1962 (scenaristo)
  • Chantaje a un torero, 1963
  • Samba, 1964 (scenaristo)
  • Currito de la Cruz, 1965
  • La vida nueva de Pedrito Andía, 1965 (ankaŭ scenaristo)
  • Camino del Rocío, 1966
  • ¡Es mi hombre!, 1966
  • La mujer de otro, 1967 (ankaŭ scenaristo)
  • El marino de los puños de oro, 1968
  • Verde doncella, 1968
  • Un adulterio decente, 1969
  • Sangre en el ruedo, 1969
  • El hombre que se quiso matar, 1970
  • El relicario, 1970
  • Nada menos que todo un hombre, 1971 (ankaŭ scenaristo)
  • El sobre verde, 1971
  • La guerrilla, 1972
  • La duda, 1972
  • El mejor alcalde, el rey, 1973
  • Novios de la muerte, 1974
  • Los buenos días perdidos, 1975
  • Olvida los tambores, 1975
  • A la legión le gustan las mujeres, 1976
  • Dos hombres... y, en medio, dos mujeres, 1977
  • La boda del señor cura, 1979 (ankaŭ scenaristo)
  • Hijos de papá, 1980
  • ...Y al tercer año, resucitó, 1981
  • De camisa vieja a chaqueta nueva, 1982
  • Las autonosuyas, 1983.
  • Las alegres chicas de Colsada, 1984.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Gil en la hispana Vikipedio.