La escopeta nacional

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La escopeta nacional
filmo
Originala titolo La escopeta nacional
Originala lingvo kataluna lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 1978
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Carlos Suárez
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Produktisto(j) Alfredo Matas
Scenaro Luis García Berlanga • Rafael Azcona
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Agustín González • Amparo Soler Leal • Antonio Ferrandis • Bárbara Rey • José Luis López Vázquez • José Sazatornil • Mónica Randall • Rafael Alonso • Luis Escobar Kirkpatrick • Conchita Montes • Ángel Álvarez • Héctor Alterio • Chus Lampreave • Fernando Hilbeck • Sergio Mendizábal • Laly Soldevila • Rosanna Yanni • Zelmar Gueñol
Honorigoj Q21768390
IMDb
vdr

La escopeta nacional (La nacia pafilo) estas hispana komedia filmo de 1978 de la reĝisoro Luis García Berlanga kiu montras acidan portreton de la entreprenistaj kaj politikistaj sektoroj de la malfrua frankismo (unua duono de la 1970-aj jaroj). Ĉar la filmo estis sukcesa, sekvis du pluigaĵoj kiuj kun tiu ĉi kunformis la trilogion de la familio Leguineche: nome Patrimonio nacional (1981) kaj Nacional III (1982), kiuj same ricevis laŭdojn kaj de kritikistoj kaj de publiko. Berlanga inspiriĝis en la ĉasademo de Francisco Franco kaj la politikaj nuancoj de tiu tiama aktiveco.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Vintre 1972, Jaume Canivell (José Sazatornil) estas kataluna fabrikanto de pordotelefonoj por konstruaĵoj, veturas al Madrido kun sia sekretariino (Mónica Randall), fakte lia amatino, por partopreni en ĉasado pagita de li mem en bieno posedata de la Markizoj de Leguineche, kvankam oficiale estas la markizo kiu pagas la ĉasadon por siaj amikoj.

La celo de Canivell estas amikiĝi kun la alta societo por plibonigi sian negocon kaj povi vendi sian produkton en la novaj domaroj konstruataj. Tiucele, li amikiĝas kun Álvaro (Antonio Ferrandis), Ministro de Industrio, kiu same partoprenas en la ĉasado. Sed okazas freneza serio de hazardoj kaj aperas absurdaj roluloj. Canivell kaj lia kunulino atestas la detruon de ekstravaganca fetiĉa kolekto de la markizo (Luis Escobar) de Leguineche, de rabado de masoĥisma aktorino (Bárbara Rey) fare de la masturbema filo de la markizo (José Luis López Vázquez), kaj finfine ŝanĝo de registaro (kion ofte faris Franco) kiu perdigas al li lian ministerian kontakton, kio devigas lin serĉi nun la amikecon de la nova ministro, fakte de Opus Dei, same partoprenanta en la ĉasado.

Inter aliaj absurdaĵoj, la negocisto Canivell devis ŝajnigi sin kinproduktoro, helpi kiel messervanto, "akcepti", ke la ĉasadon pagas la markizo, aŭ redoni "malavare" premion de bingo okazigita en la bieno.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roloj kaj geaktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Jaume Canivell, kataluna industriisto (José Sazatornil)
  • Mercé, sekretariino kaj amatino de Jaume (Mónica Randall)
  • Don José, markizo de Leguineche (Luis Escobar, li mem markizo de las Marismas del Guadalquivir)
  • Álvaro, ministro de Industrio (Antonio Ferrandis)
  • Luis José de Leguineche, masturbema heredanto (José Luis López Vázquez)
  • María Jesús, "Chus", lia edzino (Amparo Soler Leal)
  • Padre Calvo, kapelano de la vilaĝo kaj radikala frankisto (Agustín González)
  • Segundo, servisto de Luis José (Luis Ciges)
  • Vera del Bosque, aktorino amantino de la ministro (Bárbara Rey, ŝi mem iam amatino de la reĝo Juan Carlos)
  • Cerrillo, organizanto de eventoj kaj de la ĉasado (Rafael Alonso)